Bea (Teruel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bea
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 1° 9′ U (mapo)41.035833333333-1.1472222222222Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 134 m [+]
Areo 23,367926 km² ( 233 6.7 926 ha) [+]
Bea (Provinco Teruelo)
Bea (Provinco Teruelo)
DEC
Bea
Bea
Situo de Bea
Bea (Hispanio)
Bea (Hispanio)
DEC
Bea
Bea
Situo de Bea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bea, Aragon [+]
vdr

Bea [BEa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 103 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Lagueruela (okcidente) kaj Fonfría (sudoriente). La urba kerno estas sur 1134 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo, trapasata de la rivero Huerva.

Ĝi limas norde kun Cucalón, oriente kun Loscos kaj Fonfría, sude kun Calamocha kaj okcidente kun Lagueruela.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bea kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 31 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥara turo, ermitejo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Huerva ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]