Bearnezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bearnezo

Bearnezo[1], bearneza saŭco[2] (france.: sauce béarnaise) estas saŭco farita el batmiksita butero kaj ovoflavo kun aldono de vino, vinagro, drakunkolo kaj askalonoj.

Ĉefkuiristo Collinet (la eltrovinto de la cindrorostita terpomo) faris la saŭcon por la unua fojo en 1836. Post tio ĝi estis surtabligita dum la inaŭguro de la restoracio Le Pavillon Henri V en Saint-Germain-en-Laye, proksime de Parizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Difino de bearnezo. Plena Ilustrita Vortaro. Alirita 2019-05-13.
  2. Urban, Erhard. (1958) Gastronomia Terminaro. Universala Esperanto-Asocio, p. 160.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]