Beas de Segura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Beas de Segura
Beas de Segura (Jaén, Andaluzio)
Beas de Segura (Jaén, Andaluzio)

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Bandera provincia Jaén.svg Jaén
Municipo Beas de Segura
Poŝtkodo 23280 [+]
Retpaĝaro BeasdeSegura.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Beas de Segura
Demografio
Loĝantaro 5 571 [1]
Loĝdenso 34,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°15′N 2°53′U  /  38.25°N, 2.883°U / 38.25; -2.883 (Beas de Segura) (mapo)Koordinatoj: 38°15′N 2°53′U  /  38.25°N, 2.883°U / 38.25; -2.883 (Beas de Segura) (mapo)
Alto 600 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 160 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Beas de Segura - Location.png
Beas de Segura (Andaluzio)
DMS
Beas de Segura
Beas de Segura
Beas de Segura sur la municipa mapo de Andaluzio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Beas de Segura [+]
Information icon.svg
vdr

Beas de Segura estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 160 km2 kie loĝas 5571 geloĝantoj, do loĝdenso estas 34.8 loĝ./km2. Beas de Segura situas je 126 km de la provinca ĉefurbo Jaén. Ĝi estas la plej loĝata municipo de la komarko, same kiel centro de influado al la limaj municipoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝo estas je 124 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 65 km de Úbeda kaj je 46 km de Segura de la Sierra, kaj Beas estas unu de la ĉefaj alirejoj al la Sierra, el la nacia ŝoseo N-322 Bailén-Linares-Albacete. Ĝi estas reprezentata en kvar folioj de la MTN50: 864, (2001), 865, (2001), 887, (1978). La ĉefa urba kerno aperas en la folio 886, (2001).[2]

Nordokcidente: Chiclana de Segura Norde: Arroyo del Ojanco kaj Puente de Génave Nordoriente: La Puerta de Segura kaj Orcera
Okcidente: Chiclana de Segura Rosa de los vientos.svg Oriente: Segura de la Sierra kaj Hornos de Segura
Sudokcidente Sorihuela del Guadalimar Sude: Villanueva del Arzobispo kaj Sorihuela del Guadalimar Sudoriente: Hornos de Segura
Rokaĵoj de Natao.

Beas de Segura situas sur la okcidento de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 600 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°15′07″N 2°53′30″O.

Unu kvarono de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas.[3] Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La ĉefa fluaĵo estas la rivero Guadalimar, kiu kun ampleksaj meandroj konstituyas la okcidentan limon de la teritorio. La dua plej grava fluaĵo estas la rivero Beas, kiu drenas la montaran orientan sektoron kolektante kaj surfacajn kaj subterajn akvojn. Post mallonga fluado, kuniĝas kun la plej trankvilaj akvoj de la rivero Guadalimar. Krom tiuj du riveroj, estas nombraj rojoj, el kiuj la plej grava estas Fuentepinilla, kiu kuniĝas al la rivero Beas en «La Morea». Menciindas ankaŭ ravinoj, kiuj en pluva sezono kontribuas al la akvokvanto kiu el Beas venas al la rivero Gvadalkiviro.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Detalo de la vojo de iberoj kiu kunigis Kastulon kun Kartago Nova.

En la areo oni trovis restaĵojn kaj de Paleolitiko kaj de Neolitiko (profite el la fekundaj teroj) kaj de Ĥalkolitiko kaj Bronzepoko (pro abundo de mineraloj en la montaroj de Sierra Morena). En la epoko de iberoj la zono estis ligita al urbo Kastulo. Post la fondo de Kartago Nova oni plifortigis tiujn komunikvojojn por elfosado de mineraloj inter Kastulo kaj Kartago Nova, nome la kartaga vojo.

La romianoj venis, kverelis kun la kartaganoj kaj finfine dominis la teritorion, kreis kamparajn vilaojn unu en la Hispania Ulterior, poste en la Hispania Citerior, poste Hispania Tarraconensis. La visigotoj konstituis klason de terposedantoj.

En 714 aŭ 715 Beas submetiĝis fare de la valio Abd al-Aziz ibn Musa kaj ekformis parton de la Korao de Ĝajĝan, distrikto de la Emirlando de Kordovo, kaj konstituis Beas unu Iklimon de la Korao. Fine de la 9a jarcento okazis ribelo de muladioj, kun centro en Sierra de Segura. Abd ar-Rahman la 3-a finigis la ribelon kaj ekposedis la fortikaĵon, ĝis en 929 proklamiĝis kalifo kaj kreis la ekregadon fare de la Kaliflando de Kordovo. Ekde tiam, Beas ekdisvolviĝis rapide per granda diverseco de produktoj: lino, kanabo, tritiko, olivarboj, fruktarboj kaj aliaj transformitaj varoj. Samtempe, oni konstruis muelejojn kaj teksejojn, kaj tiel ĝi iĝis centro de komerco.

Restoj de la murego de la antikva fortikaĵo.

En 1234, la reĝo Fernando la 3-a, akompanita de la episkopo Juan de Osma, konkeris Úbeda kaj la venontan jaron Santisteban, Iznatoraf, Chiclana kaj Beas, kaj donis tiun lastan al la episkopo kun ties kastelo kaj teritorio kiel heredaĵo persona la 12an de aprilo 1235. La episkopo de Osma plue akompanis la reĝon, ĝis en 1236 ili konkeris Kordovon.[5] Kelkajn jarojn poste, la 30an de novembro 1239, Juan de Osma ŝanĝis Beas kaj Chiclana kun ties kastelosj kaj teritorioj por aliaj urboj de Sorio kaj Segovio al la Ordeno de Santiago.

Pordego de la juĝejo.

La urbo sekvis la evoluon de la regiono: progreso en la 16a jarcento pro agrikulturo kaj brutobredado, dekadenco en la 17a jarcento, kiel en la cetero de la lando, malfacilaĵoj en la epoko Milito de hispana sukcedo komence de la 18a jarcento; kaj meze de tiu oni forhakis tutajn arbarojn de la areo por la konstruado de ŝipoj. Komence de la 19a jarcento dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la urbo suferis grandan detruon ĉefe novembre 1809.

Komence de la Hispana Enlanda Milito (1936), la municipoj Alcalá la Real, Porcuna kaj Lopera estis kaptitaj de la frankismaj trupoj, sed la cetero de la provinco Ĥaeno restis sub la kontrolo respublika ĝis la lasta tago de la milito (1939).

Meze de la 20a jarcento oni konstruis la Akvobaraĵon de Tranko, kiu ne estis utila por irigacio kaj oni konstruis elektrocentralon. Fine de la 1950-aj jaroj oni realigis vorkojn por kanaloj kaj akvoliverado. En la 1970-aj jaroj okazis forta elmigrado kaj tiel el preskaŭ 15 000 loĝantoj oni falis al nunaj 5000. Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la socialistoj de la PSOE atingis la urbestrecon naŭ fojojn kaj la dekstruloj de la PP dufoje.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 5571 geloĝantoj de la municipo Beas de Segura estas 2716 inoj kaj 2855 viroj. En la 160-kvadratkilometra teritorio estas 4 setlejoj, kie loĝas 5380 geloĝantoj, kaj aliaj 191 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 61, 31 inoj kaj 30 viroj, kaj mortis 63, 32 inoj kaj 31 viroj. Tiel la natura kresko estis -2 (-0.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 2159 homoj (38.8%).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ponto Moĉo.
  • Arkeologia Kuŝejo "Terrazas del Guadalimar", en Ponto Moĉo
  • Arkeologia Kuŝejo "El Castellón" (3-a a.K.-1.a a.K.)
  • Konvento de Karmelitaninoj Senŝuaj
  • Preĝejo Nia Sinjorino de la Ĉieliro
  • Ermitejo de la Vilaĝo
  • Ponto Moĉo
  • Naturaj lokoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Beas de Segura - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. Instituto Geográfico Nacional, (IGN) - Centro Nacional de Información Geográfica. ign.es, eld. «Atlas Nacional de España (ANE) en la Web». Arkivita el la originalo la 22an de julio 2013. Konsultita la 23an de februaro 2020.
  3. Consejería de Medio Ambiente de la Junta de Andalucía. Junta de Andalucía, eld. [www.juntadeandalucia.es/medioambiente/legislacion/d10_86.rtf «Decreto 10/1986, de 5 de febrero, por el que se declara el Parque Natural de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas».] Konsultita la 23an de februaro 2020.
  4. Jaén, Pueblos y Ciudades. Volumen II. P. 564. La geología de la provincia de Jaén a pequeña escala. Enciclopedia editada por el Diario Jaén, 1998.
  5. Rodríguez Llopis, Miguel. biblioteca.uclm.es, eld. «La baja edad media en la Sierra de Segura». Konsultita la 23an de februaro 2020.