Beate Uhse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beate Uhse
Beate Uhse (1971)
Beate Uhse (1971)
Persona informo
Naskonomo Beate Köstlin
Naskiĝo 25-an de oktobro 1919 (1919-10-25)
en Wargenau
Morto 16-an de julio 2001 (2001-07-16) (81-jaraĝa)
en Sankt-Galo
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Braderup
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patrino Margarete Köstlin-Räntsch
Infanoj 2
Parencoj Bodo Uhse
Okupo
Okupo piloto • entreprenisto • seksa edukisto • sex shop owner
vdr

Beate UHSE (fraŭline: Köstlin; naskiĝinta en la 25-a de oktobro 1919 en Zelenogradsk-Malinovka, mortinta en la 16-a de julio 2001 en Sankt-Galo) estis germana pilotino, vendistino de seksartikoloj kaj, almenaŭ je la komenco, iel ankaŭ popolklerigantino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi pasigis la junajn jarojn kampare. Ŝia patrino estis unu el la unuaj tri kuracistinoj de Germanlando, la patro kamparulo. Ŝi estis en diversaj internulejoj, i.a. en la reforma Odenwald-lernejo en Heppenheim. En 1936 ŝi faris trejnadon kiel pilotistino. Krom pri flugado ŝi interesiĝis tiutempe ankaŭ pri emancipiĝo kaj ne volis akcepti sociajn konvenciojn. Ŝi partoprenis manovrojn de la militaeraj fortoj ene de Wehrmacht. Ŝi ankaŭ estis testflugantino en Strausberg por flugmaŝinoj de la firmao Friedrich. En 1939 ŝi edziniĝis al sia fluginstruisto Hans-Jürgen Uhse, kun kiu ŝi havis infanon kiu mortis en 1984. Dum la Dua mondmilito Uhse devis stiri ĉasaviadilojn fronten. En 1944 ŝi transvivis gravan flugakcidenton, dume ŝia edzo falis en la milito.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la milito ŝi estis militkaptitino kaj laboris poste kiel kamparana laboristino kaj vendistino en Ŝlesvigo-Holstinio. Pro la multo da kontaktoj kun klientinoj ŝi baldaŭ ekkonis la privatajn problemojn de neŭrbaninoj. Post kiam ŝi dezajnis kaj disdonis senkostajn priseksajn klarigajn broŝurojn ŝi komencis en 1946 en Flensburg la unuan grandan komercan priseksan klarigkampanjon kio estis la fundamenta ŝtono al ŝia pli malfrua entreprenado. Ŝi vendis je 2 markoj (cigaredo kostis tiutempe 9 markojn) la publikaĵon Schrift X, kiu en 1947 havis jam eldonon de 32.000 ekzempleroj. Per ĝi ŝi eksplikis preventilojn. La de ŝi plej propaganditaj metodoj kontraŭkoncipaj estis la naturaj.

Ŝiaj skribaĵoj interesis treege ankaŭ junajn parojn, ĉar inter ili estis ne malmultaj virinoj estantaj kontraŭvole gravedaj. En 1949 Uhse edziniĝis al la flensburga komercisto Ernst-Walter Rotermund, kun kiu ŝi havis duan infanon; divorco de li venis en 1972. En 1950 ŝi enregistrigis oficiale en Flensburgo la "Ekspedan magazenon Beate Uhse". Dum la 1950-aj jaroj tiu poŝtmenda vendofirmo iĝis grandentrepreno floranta. La baza komerca ideo estis maltabuigi erotikaĵojn per ofensiva priseksa klarigado kaj la oferto sendi/vendi ilin diskrete.

Ĉar ŝi ekde la komenco ofertis la t.n. "produktojn por geedzeca higieno" sub la propra nomo ŝi donis al ĉio noton personan kaj seriozan kio aŭgmentis ankoraŭ la sukceson. Tio senteblis ankaŭ per multnombraj leteroj adresitaj al ŝi; komence ŝia firmao respondis ĉiujn demandojn, poste komisiitis kuracisto pri la korespondado faka. La sendo de prezervativoj tamen koliziis laŭ la dum la 1950-a jaroj validantaj primoraj leĝoj: ili baziĝis sur la § 184 de la kriminala kodo (el la 1919-a jaro), kiu kontraŭbatalis ekstergeedzajn intimajn rilatojn, kies helpiloj taksitis ankaŭ prezervativoj. Jardekojn minacis traserĉoj en la firmaoj kaj malpermesoj de publikado de la katalogoj ktp - ĝis en la jaro 1975 iĝis liberaligo sur multaj kampoj. Malgraŭ ĉiuj obstakloj la spezo en 1956 estis 1 miliono da markoj.

En 1962 Uhse fondis en Flensburg la unuan priseksan butikon de la mono sub la nomo "Fachgeschäft für Ehehygiene". La postuloj je tiaj artikoloj tiom grandis ke rapidege evoluiĝis granda ĉeno. En 1974 la firmao Uhse kunfandiĝis kun tiu de John Holland. El unuopa vendejo iĝis grandkonzerno. Uhse senĉese havis novajn komercajn ideojn kaj en 1978 venis pluse filmoj. En 1981 la entrepreno iĝis societo kun limigita respondeco, kiu tenadis 12 "Blue Movie"-kinejojn kaj iĝis ankaŭ gvidanto en la pornografia filmindustrio. Tion akrege ekkritikis movadoj porvirinaj.

Post la Turniĝo malfermitis multaj vendejoj en la eksa GDR.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1990-aj jaroj la amaskomunikiloj ekinteresiĝis pri la karaktero de Uhse, kiu retiriĝis en 1992 restante nur en la kontrolkonsilio de la entrepreno. En 1996 estis la 50-a datreveno uzinofondo. Samjare inaŭguritis en Berlino la "Beate-Uhse-Erotikmuzeo". Substrekitis ne nur ŝiaj entreprenistaj kvalitoj sed precipe ŝia kontribuego al la priseksa klarigo de germanoj post la milito. En 1999 starigitis memorigtabulo publika por ŝi en Flensburg. Fonditis ankaŭ la "Porentreprenistina premio Beate Uhse". Ĝi aljuĝatu al virinoj kiuj montras komercadan kuraĝon, kreivecon, socialan engaĝiĝon kaj gvidkvalitojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth D. Heineman: Der Mythos Beate Uhse. Respektabilität, Geschichte und autobiographisches Marketing in der frühen Bundesrepublik. In: Werkstatt Geschichte. 40, 2006. (plena teksto kiel PDF) Arkivigite je 2017-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • Jürgen Hobrecht: Beate Uhse. Chronik eines Lebens. Beate Uhse Holding, Flensborg 2003, ISBN 3-00-010643-X.
  • Beate Uhse, Ulrich Pramann: Mit Lust und Liebe. Mein Leben. Ullstein, Frankfurt am Main/Berlin 1989, ISBN 3-550-06429-2.
  • Beate Uhse, Ulrich Pramann: Ich will Freiheit für die Liebe – Beate Uhse. Die Autobiographie. Ullstein Taschenbuch, München 2001, ISBN 3-548-60049-2.
  • Beate Uhse: Sex sells. Die Erfolgsstory von Europas größtem Erotik-Konzern. Knaur, München 2002, ISBN 3-426-77599-9.
  • Uta van Steen: Liebesperlen – Beate Uhse. Eine deutsche Karriere. Europäische Verlagsanstalt, Hamburg 2003, ISBN 3-434-50548-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]