Saltu al enhavo

Beatulo Eŭzebio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatulo Eŭzebio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1149 (1149-11-30)
en Esztergom
Morto 20-an de januaro 1270 (1270-01-20) (120-jaraĝa)
en Pilisszentkereszt
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Beatulo Eŭzebio de Esztergom laŭ la hungarlingve kutima nomordo Esztergomi Boldog Özséb, [estergomi oĵEb] estis hungara pastro, monaĥo, ermito.

Beatulo Eŭzebio

Beatulo Eŭzebio naskiĝis en 1200 en Esztergom, li mortis la 20-an de januaro 1270 en Szentkereszt.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Fakte Beatulo Eŭzebio estas duba kaj nebula figuro de la hungara historio. Pri li la sola fonto estas kodekso de Gergely Gyöngyösi, laŭ li Eŭzebio devenis el konata hungara familio. Li studis en seminario en Esztergom, poste li pastriĝis. Li multe preĝis, fastis, meditis kaj amis la solecon, krome li verkis, sed el tio nenio postrestis. Iam li atingis la eklezian rangon kanoniko. Li ofte vizitis ankaŭ ermitojn en Pilis, sed abrupte okazis la mongola invado en Hungarujo (1241-1242), poste li partoprenis en rekonstruo de la lando. En 1246 Eŭzebio ricevis episkopan permeson por iĝi ermito. Post 4 jaroj li fondis hungaran ordenon (paŭlanoj) kaj la ermitoj establis sian unuan monaĥejon. Kiel fondinto, Eŭzebio estis la monaĥestro. Li komencis vojaĝi en la lando por trovi aliajn ermitojn. La unu klostro estis konstruita en la montaro Pilis ĉe Pilisszántó, nomita Sankta Kruco. Post la finkonstruo de la preĝejo en 1262, Eŭzebio pilgrimis al la Papo por akiri agnoskon de la ordeno. Dum vivo de Eŭzebio ekzistis 16 monaĥejoj de lia ordeno, poste la nombro atingis 150. Post longa ekzameno en 1308 la paŭlanoj oficialiĝis.

Beatulo Eŭzebio oficiale ne beatiĝis, sed ekde la mezepoko li estis estimata beatulo, eĉ Benedikto la 16-a en 2009 permesis la kulton.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]