Beatulo Jolán
| Beatulo Jolán | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | ĉirkaŭ 1235 en |
| Morto | la 11-an de junio 1298 en Pola reĝlando Gniezno |
| Tombo | Gniezno |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | Béla la 4-a |
| Patrino | Maria Laskarina (en) |
| Frat(in)oj | Stefano la 5-a, Béla, Duke of Slavonia (en) |
| Edz(in)o | Bolesław the Pious (en) |
| Infanoj | Hedwig of Kalisz (en) |
| Okupo | |
| Okupo | monaĥino |
Beatulo Jolán, hungare: Boldog Jolán, pole: Błogosławiona Jolenta estis hungardevena pola reĝinedzo, abatino, beatulo. Jolán estis filino (la kvina el la dek) de Béla la 4-a (Hungario) kaj en:Maria Laskarina. Ŝiaj signifaj gefratoj estis Stefano la 5-a (Hungario), Kunegunda de Pollando, Margareta de Hungario kaj Beatulo Konstanca, ŝia edzo estis en:Bolesław the Pious.
Beatulo Jolán[1] naskiĝis ĉirkaŭ 1235 en Esztergom, ŝi mortis la 11-an de junio 1298 en Gniezno (Pola reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kunegunda de Pollando edukis Jolán-n en Krakovo pro la mongola invado (1241-1242) en Hungarlando. Jolán edziniĝis en 1256, poste ŝi naskis 3 princinojn. Ŝi estis ekzemplodona patrino, edzino, ŝi ankaŭ helpis la mizerulojn, sed en 1279 ŝi vidviniĝis. Ŝi reiris al Kunegunda, sed post monatoj ankaŭ Kunegunda vidviniĝis. Ili kune iris al monaĥejo. Post morto de Kunegunda (1292) Jolán iris al alia monaĥejo, kiun ŝia edzo fondis. Post morto de Jolán malsanaj tombovizitantoj resaniĝis, tial en 1631 beatiga ceremonio komenciĝis. En 1827 Leono la 12-a beatigis ŝin, poste Leono la 13-a disvastigis tion al plena Pollando.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM101752;jsessionid=EEC5B74372C7E9D2DDDF1B6AB4A60F12 hungarlingva datenaro de muzeo

