Beaurieux (Nordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beaurieux
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
INSEE kodo 59062 [+]
Poŝtkodo 59740
Kodo laŭ INSEE 59062
Demografio
Loĝantaro 164  (2021) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 11′ N, 4° 8′ O (mapo)50.1769444444444.1272222222222Koordinatoj: 50° 11′ N, 4° 8′ O (mapo) [+]
Alto 176 m - 243 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,39 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beaurieux (Nord)
Beaurieux (Nord)
DEC
Beaurieux
Beaurieux
Situo de Beaurieux
Beaurieux (Francio)
Beaurieux (Francio)
DEC
Beaurieux
Beaurieux
Situo de Beaurieux

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaurieux (Nord) [+]
vdr

Beaurieux - prononco laŭ sistemo IFA boʁjø - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 164 loĝantoj sur areo de 7,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Fourmies.

Blazono de Beaurieux.
Blazono de Beaurieux.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Beaurieux estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Beaurieux troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaurieux etendiĝas sur 7,39 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo devenas de la latina Bellum Rivum. La vilaĝo estas ankaŭ kromnomita "Biau-Ri" en la loka dialekto pro la rivereto, kiu trafluas ĝin. Tiu esprimo tradukeblas al "Bela rivero" aŭ "Bela rivereto".

Laŭ loka legendo, Karlo la Granda iam pasis tra tiu vilaĝo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Beaurieux apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]