Samuel Beckett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beckett)
Samuel Beckett
Nobel-premiito
Persona informo
Samuel Beckett
Naskonomo Samuel Barclay Beckett
Naskiĝo 13-an de aprilo 1906 (1906-04-13)
en Foxrock
Morto 22-an de decembro 1989 (1989-12-22) (83-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Graflando Dublino vd
Ŝtataneco IrlandoFrancio vd
Alma mater Kolegio Triunuo vd
Subskribo Samuel Beckett
Familio
Edz(in)o Suzanne Dechevaux-Dumesnil vd
Parencoj James Beckett vd
Profesio
Alia nomo Andrew Belis vd
Okupo verkistolingvistofilmreĝisoroscenaristo • kriketisto • poeto • romanisto • dramaturgotradukistoinstruistointelektulo • membro de Franca rezistado • videoartisto vd
Laborkampo dramo vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1929–1988 vd
Verkado
Verkoj Murphy ❦
Molloy ❦
Malone Dies ❦
The Unnamable ❦
Atendante Godot ❦
Watt ❦
Endgame ❦
Krapp's Last Tape ❦
How It Is vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Waiting for Godot de Beckett estas konsiderata markostampo de la Absurda Teatro. La du ĉefroluloj de la teatraĵo, Vladimir kaj Estragon (bildigitaj, en produktado de 2010 en The Doon School, Barato), donas voĉon al la ekzistadismo de Beckett.

Samuel BECKETT (naskiĝis la 13-an de aprilo 1906, mortis la 22-an de decembro, 1989) estis irlanda verkisto.

Samuel Beckett verkis kaj en la angla kaj en la franca lingvo. Konata kiel unu el la plej grava dramista reprezentanto de la Absurda Teatro kaj fama romanaŭtoro. Iuj konsideras lin ekzistadisto.

En 1969 al li estis atribuita la Premio Nobel de Literaturo por "lia verkado, kiu - en novaj formoj por la romano kaj dramo - per la priskribo de malhelpeco de la moderna homo, tiu akiras sia alto".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Beckett naskiĝis en Foxrock, antaŭurbo de Dublino. Li estis la dua kaj malplej aĝa filo de protestantaj gepatroj kaj pro tio li ricevis fortan religian edukadon de sia patrino. Li studis romanistikon en la Dublina Trinity College, protestanta lernejo kie studis la anglan, la francan kaj la italan lingvojn. Dume li ekkonas la teatron de Sean O'Casey ĉefe en la teatro Abbey. Li eklaboris en 1928 en la Pariza École Normale Supérieure, kie li konatiĝis kun James Joyce. Instigite de Joyce, Beckett tiutempe komencis verkadi. Li ekverkis kiel kritikisto, sed en 1930 li revenis en Dublino kiel helpa instruisto en sia ekslernejo. Tiam kunverkis kun alia instruisto The Kid. Tamen la instruado ne plaĉis al li kaj en 1932 veturis tra Eŭropo. Li tradukis dume kaj ekverkis Murphy.

En 1933 lia patro mortis kaj tio deprimigis lin. Eta heredaĵo permesis al li translokiĝi al Britio. De 1933 ĝis 1935 li vivis en Londono iom malriĉe. Li verkis More Pricks than Kicks. En 1935 tamen li veturis tra Germanio ĝis 1937, kiam li restis en Francio. Li ekverkis poezion en la franca kaj konis amikojn kaj artistojn kiel Bram der Velde, Duchamp, Giacometti kaj sian estontan edzinon Susanne Descheveŭ-Dusmesnil, pianistinon. En 1940 li estis kontraŭ la nazia okupacio kaj devis forkuri al la "Libera Francio".

En 1945 revenis en Parizon kaj ekis sian plej fruktodonan epokon. Li tradukis kaj verkis en la franca Eleutheria, kion neniam li volis aperigi kaj sian plej faman verkon Atendante Godot, laŭdire inspirite sur pentraĵo de la fama pentristo C. D. Friedrich. Li verkis sian faman triromanaron Molloy, Malone mortiĝas kaj La nenomigeblulo kaj ankaŭ Tekstoj por nenio. En 1950 mortis kaj lia patrino kaj lia frato. En 1953 premierigis en Parizo sian Atendante Godot. En 1957 premierigis en Londono Ludofino, Feliĉaj Tagoj kaj La lasta bendo de Krapp. Li verkis por radioelsendoj kaj veturis tra Eŭropo kaj Usono.

En 1966 li reĝisoris en teatroj Odeono de Parizo kaj Schiller de Berlino. En 1969 li ricevis Nobel premion. En 1977 li grave malsaniĝis. En 1989 mortis lia edzino kaj post duonjaro li mem la 22an de decembro. Li estis entombigita en fama pariza tombejo de Montparnasse, tio estas la Monto Parnaso kie ripozas la plej famaj artistoj.

Stilo kaj influo[redakti | redakti fonton]

La verko de Beckett estas konata kiel rigida kaj minimumisma, kaj reflektas profundan pesimismon pri homa naturo kaj la homa kondiĉo. Komence, kiam li estis influita de la verkaro kaj stilo de James Joyce, liaj skribaĵoj emis al la konscifluo. Tra la jaroj, la arto de Beckett iĝis pli minimumisma. Liaj romanoj emas al ekstrema pesimismo, sed ĉi tiu pesimismo estas kombinita kun humuro.

Liaj teatraĵoj traktas la samajn temojn kiel la romanoj de Beckett, malespero kaj la deziro vivi en nekomprenebla mondo. Laŭlonge de lia teatra verko, oni povas vidi la disvolviĝon de la kredo de Beckett, ke verkado estas procezo de memtrovado kaj okupiteco pri la spaco inter la memo kaj la mondo de objektoj. Plej multaj el ĉi tiuj verkoj ankaŭ havas gravan komedian elementon pri traktado de temoj.

El ĉiuj modernistoj en la angla lingvo, la verko de Beckett reprezentas la plej drastan atakon al la realisma tradicio. Li, pli ol iu ajn alia, malfermis la eblon de dramo kaj diskuto, kiuj forlasas la tradician intrigon, kaj la rolulojn kaj unuecojn de loko kaj tempo, por fokusiĝi al la gravaj eroj de la homa kondiĉo.

Verkistoj kiel Abel, Aiden Higgins kaj Harold Pinter deklaris sian ŝuldon al la ekzemplo de Beckett. En la irlanda kunteksto, li agis kiel grava modelo kaj influis verkistojn kiel Trevor Joyce kaj Catherine Walsh, kies verkaĵoj estis infuitaj de vidi la modernisman tradicion kiel alternativon al la reganta realisma ĉeftendenco.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Watt (romano : angle 1953, france 1968)
  • En attendant Godot (Atendante Godoton, france 1953, angle 1956)
  • Romantrilogio:
    • Molloy (france 1951, angle 1955)
    • Malone meurt (Malone mortiĝas, france 1951, angle 1956)
    • L'innommable (La nenomigeblulo, france 1953, angle 1956)
  • Fin de partie (Ludofino, dramo: france 1957, angle 1958)
  • Happy days (Feliĉaj tagoj, dramo : angle 1961, france 1963)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Epoko. Kajero 10. A. Libera, M. Kędzierski, k.a. Trad. T. Chmielik. Svidniko, 1990. 56p. Pri Samuel Beckett, kun fragmentoj el "Atendante Godoton"

Huriskopo. Beckett, Samuel (1906-1989). Trad. Kris Long.
En: La Kancerkliniko 39 10.

Lulkanto

Finalo de partio