Braunau TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beckingen (Braunau))
Braunau
Blazono de Braunau
La viklaĝo Braunau
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 722661 / 262299 (mapo)47.59.0666666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 9° 4′ O; CH1903: 722661 / 262299 (mapo)
Nombro de loĝantoj 673
Areo 9,2 km²
Alteco 670 m super marnivelo
Poŝtkodo 9502
Komunumkodo 4723
Mapo de Braunau
vdr

Braunau estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 673 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Braunau situas sur monteto en la sudo de la Malantaŭa Turgovio norde la la sankt-gala urbo Wil. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Beckingen, Hittingen, Oberhausen kaj deksep etaj setlejoj. Sur monteto norde de Oberhausen situas la kastelruino Heitenau, kie en la malfrua mezepoko rezidis la Sinjoroj de Heitenau, la iamaj mastroj de Braunau. La teritorion de la komunumo trafluas norde de la kernvilaĝo la rivereto Hartenauerbach, alfluanto de Lauche, kiu siavice alfluas al la rivero Murg. Sude de la vilaĝo situas la monteto Braunauer Höchi kaj en oriento Braunauer Berg. En la suda flanko la rivereto Wiesentalbach fluas suden tra la valeto Wiesental tra Bronschhofen en Wil al la rivero Turo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Braunau limas en nordo al Affeltrangen, en nordoriento al Bussnang, en oriento al Wuppenau, en sudo al Bronschhofen (Kantono Sankt-Galo), en sudokcidento al Bettwiesen, kaj en okcidento al Tobel-Tägerschen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Braunau atingeblas ek de Wil per buso en 15 minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Braunau datiĝas el la jaro 762 kiel Pramacunauia. En mezepoko la bienoj en Braunau plejparte apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En 1228 la malalta jurisdikcio pri Braunau transiris al la johanita komturejo Tobel, sub kies regado la loko restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Ĝis 1998 Braunau estis parto de la municipkomunumo Tobel. Propra preĝejo estis ekkonstruita en Braunau en 1806 kaj inaŭgurita 1807. La hodiaŭa politika komunumo Braunau estiĝis per ĝia sendependiĝo de Tobel la 1-an de januaro 1999.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]