Beefeater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yeoman Warder en ĉiutaga uniformo

Beefeater (laŭlitere bovaĵmanĝanto), esperantigebla kiel halebardisto/gardisto de la Turo de Londono, estas populara nomo por Yeomen Warders of Her Majesty’s Royal Palace and Fortress the Tower of London, and Members of the Sovereign's Body Guard of the Yeoman Guard Extraordinary, nome ceremoniaj gardistoj de la Turo de Londono, apud rivero Tamizo, kie troviĝas la kronjuveloj de Unuiĝinta Reĝlando. Laŭprincipe la gardistoj respondecas pri la prizonuloj en la Turo kaj pri la britaj kronaj juveloj, sed praktike ili agadas kiel turogvidistoj kaj ili mem estas turisma allogaĵo. En 2011, estis 37 Yeomen Warders kaj unu estro Chief Warder.[1] Ĉiuj gardistoj estas homoj kiuj retiriĝis el la Armitaj Fortoj de Unuiĝinta Reĝlando.

En januaro 2007 estis elektita la unua virino, Moira Cameron, por la posteno, kiun ŝi okupas ekde septembro 2007.[2] En julio 2020 oni eksciis ke la gardistoj de la Turo de Londono alfrontos maldungojn unuafoje en 500 jaroj, kaŭze de la drasta falo de vizitoj al la Turo de Londono pro la kronvirusa pandemio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]