Beethoven-Premio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Beethoven-Premio (germane: Beethovenpreis estas premio nomata laŭ la komponisto Ludwig van Beethoven, kiu estas disdonata ekde la 19-a jarcento de diversaj institucioj. Plejparte temas pri kompozicia konkurso.
En Vieno la Societo de la Muzikamikoj disdonas la premion ekde 1875. En Berlino la Germana subŝtato Prusujo fondis Beethoven-Premion kiel kompozicia premio, dum kiam la urba konsilantaro en 1927 kreis Beethoven-Premion kiel konkurso por praktikantaj muzikistoj. Ankaŭ en la naskiĝurbo de Beethoven Bonn ekzistas du Beethoven-Premioj, unu estas kompozicia premio, la alia pianluda konkurso.