Saltu al enhavo

Before Night Falls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Before Night Falls
filmo
Originala titolo Before Night Falls
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo • franca lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 3 sep. 2000, 29 jan. 2004
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, samseksemeca filmo, amafera filmo
Kameraado Xavier Grobet
Reĝisoro(j) Julian Schnabel
Produktisto(j) Jon Kilik
Scenaro Julian Schnabel
Filmita en Nov-Jorko • Meksiko
Loko de rakonto Nov-JorkioKubo
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Javier Bardem • Olivier Martinez • Andrea Di Stefano • Johnny Depp • Michael Wincott • Diego Luna • Sean Penn • Héctor Babenco • Sebastián Silva • Pedro Armendáriz Jr. • Jerzy Skolimowski • Najwa Nimri • Benjamín Benítez • John Ortiz • Vincent Laresca • Diahnne Abbott • Patricia Reyes Spíndola
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio) • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Before Night Falls estas usona biografia drama filmo de 2000 reĝisorita de Julian Schnabel. La filmo estas bazita kaj sur samnoma membiografio Antes que anochezca de Reinaldo Arenas — publikigita en angla en 1993 — kaj sur la dokumentaro de Jana Boková de 1990 nome Havana.

La scenaron kunverkis Schnabel, Lázaro Gómez Carriles kaj Cunningham O'Keefe. En la filmo stelulas Javier Bardem (en sia internacia eksterlanda filmodebuto, kaj kiu estis nomumita por Oskar-premio por la Plej Bona Aktoro), Johnny Depp, Olivier Martinez, Andrea Di Stefano, Santiago Magill kaj Michael Wincott. La filmo havis sian tutmondan premieron en la Venecia Internacia Kinfestivalo de 2000.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la filmo, Arenas naskiĝas en Orienta Provinco, Kubo en 1943 kaj edukiĝis sole fare de sia patrino kaj de ŝiaj gepatroj, kiuj baldaŭ translokigis la tutan familion al Holguín. Translokiĝinte al Havano en la 1960-aj jaroj por pluigi siajn studojn, Reinaldo ekesploris siajn ambiciojn, same kiel sian seksecon. Ricevinte honoran mencion en verkokonkurenco, Arenas ekhavis oportunon por publikigi sian unuan verkon. Pere de sia verkado kaj amikeco kun aliaj malfermaj samseksemuloj, kiel Pepe Malas kaj Tomas Diego, Arenas sukcesis trovi sin mem.

La politika klimato en Kubo iĝis pli kaj pli danĝera, kaj en la komencaj 1970-aj jaroj Arenas estis arestitaj pro akuzo de seksaliro al minoritatuloj, kaj pro publikado eksterlande sen oficiala permeso. En la sekva jardeko, li eniris kaj eliris el prizono, klopodante malsukcese forlasi la landon kelkajn fojojn. En 1980, Arenas finfine lasas Kubon irante al Usono, startigante novan vivon kun sia proksima amiko Lázaro Gómez Carriles. Kelkajn jarojn poste, Arenas ricevis diagnozon de Aidoso, kaj post pasigi kelkajn jarojn suferante li mortis en 1990.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]