Begnins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Begnins
Blazono de Begnins
Blazono de Begnins
Blazono de Begnins
Komunuma domo de Begnins
Komunuma domo de Begnins
Komunuma domo de Begnins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 26′ 27″ N 6° 14′ 53″ O / 46.44083 °N, 6.24806 °O / 46.44083; 6.24806 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 27″ N 6° 14′ 53″ O / 46.44083 °N, 6.24806 °O / 46.44083; 6.24806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1 941
Areo 4,78 km²
Alteco 541 m super marnivelo
Poŝtkodo 1268
Komunumkodo 5704
Mapo de Begnins
Mapo de Begnins
Situa mapo de Begnins
vdr

Begnins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 941 loĝantojn je la 31-a de decembro 2022.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Begnins situas sur teraso ĉe la suda piedo de la Ĵurasa Montaro oriente de la valo de la rivero Serine, proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 24 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. De la komunuma teritorio oni havas belan vidon al la Lago Lemano kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Begnins kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,78 km², de kiuj 15,4% estas kovritaj de arbaro, 69,9% servas por agrikulturo kaj 14,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Begnins limas en nordo al Burtigny, en oriento al Luins, en sudo al Gland, en sudokcidento al Vich, en nordokcidento al Bassins, kaj en nordnordokcidento en unu punkto al Le Vaud.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Begnins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 125 de Gland al Arzier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Gland. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Nyon la Gimel kaj de VD al Burtigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Ĝis 1954 funkciis tramlinio inter Begnins kaj Gland.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Begnins datiĝas el la jaro 1145 jam per la aktuala formo Begnins. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita tombokampo el la La-Tène-epoko kaj romia mejloŝtono el la 3-a jarcento. Dum mezepoko la jurisdikcio apartenis sinsekve al la senjoroj de Menthon, Rochefort, Cottens, Serraux-Dessus kaj Martheray. De la lastaj restis impona kastelo en Begnins. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Begnins apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]