Bekabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bekabad)
Bekabado
urbo
Administrado
Poŝtkodo 110516
Demografio
Loĝantaro 82 082  (1989) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 69° 14′ O (mapo)40.22583333333369.229166666667Koordinatoj: 40° 14′ N, 69° 14′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Bekabado (Uzbekio)
Bekabado (Uzbekio)
DEC
Bekabado
Bekabado
Situo de Bekabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bekobod [+]
vdr

Bekabado uzbeke Бекобод [Bekabad], ruse Бекабад [Bekabad] estas urbo en orienta Uzbekio, en la Provinco Taŝkento. En la loknomo abad signifas: urbego. Ĝis 1964 la grandurbo estis konata kiel Begovat.

Maŭzoleo en Bekabado
Preĝejo en Bekabado

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Inteno de preĝejo en Bekabado

Bekabado situas sur montetaro laŭ ambaŭ benkoj de rivero Sirdarjo proksime de la landlimo de Taĝikio. Kokando troviĝas 24, Margilan 47, Fergano 55, Namangano 58, Andiĝono 98, Angren 99, Ĉirĉik 166, Taŝkento 181, Ĝizaĥo 290, Samarkando 376, Navojo 497, Karŝio 501, Termezo 507, Buĥaro 583, Urgenĉo 891, Nukus 985 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bekabado estis origine produktejo pri cementoj. Inter 1942-1944 ankaŭ ŝtalofabriko estis konstruita. Iom poste ankaŭ akvoenergia centralo konstruiĝis proksime, kiu donis ankaŭ irigaciakvojn. Bekabado ricevis urban statuson en 1945.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bekabado restas grava industria urbo en la sendependa Uzbekio. Krom la menciitaj ekzistas ankaŭ brikofabriko, nutraĵindustrio kaj oni okupiĝas ankaŭ pri kotonoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Bekabado estas hejmo de medicina instituto kaj faklernejo. Ekzistas ankaŭ 17 mezlernejoj, du muziklernejoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bekabado situas en kontinenta klimato kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La jara preciptaĵo estas averaĝe 441 mm, en ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas, sed inter novembro-marto foje frostas, tamen inter majo-septembro iomete pluvas pli. la temperaturo atingas 30 gradojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]