Beketa tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Beketa tinamo
Beketa tinamo
Beketa tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. parvirostris
Crypturellus parvirostris
(Wagler, 1827)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Beketa tinamo (Crypturellus parvirostris) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en seka savano de la Amazonia Sudameriko.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Beketa tinamo estas proksimume 22 cm longa. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj, kun grizaj al brunecaj subaj partoj kaj kapo. Ties beko, okuloj kaj kruroj estas ruĝaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Beketa tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo parvirostris originis el la latinaj vortoj parvis (malgranda) kaj rostris (beko) kio kongruigas la sciencan latinlingvan nomon kun la komuna nomo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Rusta tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Beketa tinamo preferas sekan savanon, sed ankaŭ loĝas en arbustaro de malaltaj teroj.[5] Ties teritorio estas Amazonia Sudameriko; nome Brazilo escepte ĉe la sudorienta parto, nordorienta Peruo, orienta Bolivio, Paragvajo, kaj nordorienta Argentino.[2][5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 6,700,000 km².[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 5,2 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus parvirostrisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Rusty Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aŭg 14a 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]