Beko (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hebrea Biblio, la beko[1] (hebree בֶּקַע, beqaʿ) estas antikva mezurunuo de maso kaj valuto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La beko estis kaj valuto kaj mezurunuo de maso aŭ pezo. Kiel mezurunuo de maso, laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu hebrea beko estas proksimume 5,71 gramoj. Laŭ Store norsk leksikon,[3] unu egipta beko egalas 13 gramojn, malsimile al la hebrea beko.

En ambaŭ sencoj (mone kaj mase):

1 beko = 10 geroj = 0,5 siklo = 0,01 mino.

Uzo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libroj de Eliro en la Torao, la Izraelidoj pagis monon po unu beko por ĉiu plenkreskulo, por konstrui la tabernaklon de kunveno:

Citaĵo
 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton […] po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 
— Londona Biblio, Eliro 38:25–26

Laŭ la ĉi-supraj versiklo, unu beko egalas duonon de siklo, t.e. 10 gerojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]