Bela karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bela karpodako
Bela karpodako
Bela karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. pulcherrimus'
Carpodacus pulcherrimus
(Moore, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bela karpodako (Carpodacus pulcherrimus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp. Kaj tiu estas unu el la karpodakoj kiuj povus aparteni al genro Propasser. Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Mongolio, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbustaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj makisoj.

Ilustraĵo fare de Hart, 1888
Beautiful Rosefinch - Eaglenest - India FJ0A7692 (34246361826).jpg
Beautiful Rosefinch - Eaglenest - India FJ0A7692 (34246361826)

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Ambaŭ seksoj havas grizbrunajn suprajn partojn kun tre fajna malhela strieco en krono kaj pli malhela strieco en dorso. La masklo havas rozkolorajn vizaĝon (dividitan per bruna traokula strio) kaj gorĝareon kaj pli helrozajn subajn partojn iom striecajn. La ino estas ĝenerale grizbruna kaj ne montras rozkolorajn areojn, sed ja povas montri la brunan traokulan strion; la subaj partoj estas sablokoloraj kun tre markata malhela strieco. Ĉe ambaŭ seksoj kruroj kaj bekoj estas grizecaj, dum ankaŭ la vosto estas malhela kaj iom forkoforma.

La komuna nomo rekte tradukas la sencon de la latina scienca nomo, kiu signifus fakte "plej bela". Tiu impreso rilatas al la mildeco de la rozaj koloroj kaj nuancoj de tiu specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]