Saltu al enhavo

Belchite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belchite
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 530  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 0° 45′ U (mapo)41.3065445-0.75463550000001Koordinatoj: 41° 18′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Areo 273,680076 km² (2 736 8.0 076 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belchite (Provinco Zaragozo)
Belchite (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Belchite
Belchite (Hispanio)
Belchite (Hispanio)
DEC
Situo de Belchite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belchite [+]
vdr

Belchite [belĈIte] (en Esperanto eble Belĉito) estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas tutlande konata kiel scenejo de unu el plej simbolaj bataloj de la Hispana Enlanda Milito, nome la batalo de Belchite. Kiel konsekvenco la loĝloko estis detruita. Anstataŭ rekonstruado, la reĝimo de la diktatoro Francisco Franco decidis krei novan loĝlokon tute apude (nune konata kie Belchite nuevo (Nova Belĉito)), lasante sentuŝe la ruinojn de la iama loko kiel montro de la milito kaj akuzo al konsideritaj teruroj de la venkita flanko. La abandonita domaro kaj parte alirebla nur por gviditaj vizitoj estas konata kiel Pueblo Viejo de Belchite (Malnova Belĉito).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Urbodomo de la nova loko.

Belchite estas granda municipa teritorio, kiu enhavas ene tiun de Codo, en la nordoriento de la komarko Belĉita Kampo.

La loĝloko mem estas je 50 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 440 msm.

Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-222 sude de Mediana de Aragón kaj norde de Lécera, dum laŭ la regiona ŝoseo A-222 okcidente estas Fuendetodos kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1307 oriente estas Azaila; krome apude nordoriente estas Codo.

La areo estas unu el la plej aridaj zonoj de Aragono. La apuda rivero estas nomata Aguasvivas.

La preĝejo de Sankta Aŭgusteno.

Plej fruaj restaĵoj estis de Bronzepoko sed pli certa setlejo estas de Ferepoko, kio indikas antikvecon de la setlado en la loko. Estis ankaŭ setlejo de epoko de romianoj en la 1-a jarcento a.K.

La setlejo Balsal aŭ Belsid de araboj apartenis ĝis 1118 al la Kurao de Zaragozo. La ampleksa agrikultura distrikto estis loĝata de berberoj plej verŝajne rilataj kun la dinastio de Umajidoj. La geografia loko, kontrolanta la vojon al Montalbán kaj Teruelo, al la marbordo kaj al la akso Molina-Guadalajara-Toledo, same kiel la rekupero de la romia akvorezervejo de Almonacid kaj ties irigaciaj ebloj, ebligis gravan kreskon de la loko.

En 1117-1118 Belchite estos konkerita de Alfonso la 1-a de Aragono kadre de la konkero de la aragona ĉefurbo decembre samjare. En 1119 la reĝo de Aragono donis al la nova aragona loko tre favoran foruon de landlimo kiuj rajtigis loĝadon eĉ al deliktuloj: La unua senjoro de Belchite estis Galindo Sánchez. En 1122 Alfonso la 1-a decidis krei tie militordenon imite de la Ordeno de la Templo, kiu estus nomita Cofradía de Belchite, sed ne por longe, ĉar ĝi merĝiĝis en la posta miltordeno de Monreal; ĉiuokaze post la malvenko de Fraga, granda parto de la suda landlima teritorio estis rekonkerita fare de la almoravidoj. Alfonso la 7-a de Leono venis helpi la kunigon de tiuj pioniraj militordenoj en 1136 en tio kio nomiĝis Militia Caesaraugustana. En 1143, ĝi estos absorbitaj de la Ordeno de la Templo.

Ruinoj de la iama loko kaj de preĝejo.

Post la Mezepoko okazis ekonomia prospero de la loko kiel centro de agrikultura produktado, ekonomia kaj administracia de ampleksa komarko. La lokanoj estis kristanoj, islamanoj kaj judoj kun klara majoritato de moriskoj kiuj prefere laboris por la agrikulturo. La feŭda regado fare de la familio Luna, pasis, en 1430 al rekta regado sub la krono de Aragono. Tamen post du jaroj ĝi estis vendita al la duklando de Hijar fare de la reĝino Maria, edzino de Alonso la 5-a kun Almonacid kaj Puebla de Albortón. En 1498 Fernando la 1-a konstituis la graflandon de Belchite.

En 1611 okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en nova krizo por la loko, ĉar ili estis majoritato en Belchite, kaj oni devis aprobi novan rajtigilan ĉarton por instigi al reloĝadon. Dum la ekonomia florado de Belchite oni starigis diversajn monumentojn kiel la Arkoj de Sankta Roĥo kaj de la Villa same kiel diversajn preĝejojn (Sankta Marteno kaj Sankta Johano) kaj konventojn kiel tiu de Sankta Rafael kaj tiu de Sankta Aŭgusteno, la seminarion kaj la sanktejon de Nuestra Señora de Pueyo, ĉiuj el ili inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj el briko kun hegemonio de la mudeĥara kaj la baroka stiloj.

La preĝejo de Sankta Marteno.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo okazis en 1808 batalo en Belchite en la kadro de la sieĝo de Zaragozo. En 1838, kadre de la Karlismaj militoj okazis denove batalo en teroj de Belchite denove dum klopodo konkeri Zaragozon, kio estis konata kiel Cincomarzada. En 1872 karlistoj denove agadis en la loko. En 1904 oni konstruis fervojon kaj en 1906 oni enkondukis elektron; tiutempe ankaŭ oni konstruis akvorezervejon de Moneva kaj ĉio tio helpis la disvolvigon de la loko. En la 1920-aj jaroj oni konstruis ŝoseon al Azuara kaj oni malfermis irigacion el la akvorezervejo; tiutempe ankaŭ sociaj asocioj kreiĝis. La respublika epoko estis de plej granda florado de Belchite kiu atingis pinton en la censo de 1935 kun 3 810 loĝantoj, malpliiĝanta analfabetismo kaj ekonomia florado.

La Hispana Enlanda Milito ekis la 18an de julio 1936 per puĉo kontraŭ la respublika registaro kaj en Belchite kaj komarko falangistoj, policanoj kaj aliaj dekstruloj elpostenigis la municipajn aŭtoritatojn kaj arestis tiujn kaj ĉiujn elstarajn maldekstrulojn kiuj estis ekzekutitaj. Oni ĉirkaŭkalkulis inter 170 kaj 200 personoj ekzekutitaj en la komarko. En Belchite estis arestita la socialista urbestro kaj lia familio. Oni diris, ke Mariano Castillo memmortigis kaj liaj fratoj kaj edzino estis mortigitaj, kune kun politikistoj, instruistoj kiel tiu de Samper del Salz, kamparanoj kaj laboristoj, kaj eĉ urbestro nomumita de la insurekciuloj, nome Victorián Lafoz y Benedí, nova urbestro de La Puebla de Albortón kiu kontraŭis la mortigadon de respublikanoj.

Belchite, kiu estis okupita de falangistoj post la malsukcesa puĉo en julio 1936, revenis al la Respubliko en septembro 1937. En 1938 falos definitive por la frankistoj. Inter la 24a de aŭgusto kaj la 6a de septembro 1937 okazis la nomita batalo de Belchite kadre de la ofensivo de la respublika armeo cele al klopodo por konkeri Zaragozon kaj malpezigi la premon de la norda fronto, por eviti la perdon de Bilbao kaj Santandero. Tiu ofensivo haltis en Belchite kaj anstataŭ ĉirkaŭi ĝin kaj sekvi al la ĉefurbo, restis por sekurigi ŝajne malgrandan lokon. La batalo iĝis surstrata batalo en kiu oni perdis totale 5 000 homojn de ambaŭ flankoj, kaj la loĝloko estis tute detruita, kies ruinoj restis sen restaŭro pro deziro de Franco, kiel memoraĵo por la estonteco de la hororo farita de la venkita flanko. Tiukadre oni entreprenis la konstruadon de nova loĝloko kiu nomiĝis "Nuevo Belchite" kontraite kun la ĝistiama Belchite kiu nomiĝis "el pueblo viejo" (la malnova vilaĝo). En 1954 estis inaŭgurita, kun ĉeesto de Franco, kaj tie ekloĝis kaj iamaj lokanoj kaj loĝantoj de la koncentrejo "la pequeña Rusia" (Rusieto) por la militprizonuloj kiuj konstruis la novan lokon kaj iliaj familioj. Tio finiĝis en 1964. La malnova vilaĝo utilis por turismo, fotografio de ruinoj kaj eĉ filmado, kiel ekzemple de parto de The Adventures of Baron Munchausen de Terry Gilliam.

Post la milito la loĝantaro de Belchite, kiu en 1935 estis de pli ol 3 100 loĝantoj, estis de nur ĉirkaŭ 1 500 loĝantoj, do oni perdis la duonon. Multaj iris al prizonoj kaj aliaj al ekzilo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Belchite kie oni malaltiĝis el 1 161 loĝantoj de 1910 al nur 206 en 2021 laŭlonge de la jarcento.

Pueblo Viejo, preĝejo de Sankta Marteno. Turisma vizito.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj, kortobirdoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (olivoleo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo fokuse ĉefe al la ruinoj de la detruita iama loĝloko. Krome estas minado de kalcia karbonato. Aparta intereso estas ke la ruinoj estis inspiro aŭ rekte uzitaj por romanoj, teatraĵoj, filmoj, ktp., inter kiuj menciindas la teatraĵo ¡Ay, Carmela! (kun traduko en Esperanton) de la verkisto José Sanchis Sinisterra, la filmoj The Adventures of Baron Munchausen, reĝisorita de Terry Gilliam (1988), El laberinto del fauno (2006) reĝisorita de Guillermo del Toro kaj la muzikfilmeto Exclusive edit Belchite de Mónica Naranjo por ŝia albumo TARÁNTULA (2008).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]