Saltu al enhavo

Belega sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Belega sito


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Belega sito
Sitta formosa
(Blyth,1843)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La belega sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj areoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej raraj sitoj sur la tero. Ĝi loĝas en nordorienta Barato kaj najbaraj regionoj, kun kuriozaj observaĵoj trans Tajlando, kie povus esti vintra vizitanto aŭ loĝanto aŭ surloke en suda Ĉinio kaj norda Sudorienta Azio.

Ilustraĵo de Sitta formosa prezentanta la ĉefajn morfologiajn trajtojn
Ilustraĵo de Sitta formosa, fare de John Gould kaj HC Richter

Tiu orientalisa specio estas granda sito, nigreca supre kun blankeca kaj blueca strekado. La supra dorso, ŝultroj, pugo kaj flankoj estas tre markitaj brilblue. La subo estas paloranĝa iom bruneca, kvankam la vizaĝo estas iom pli pala. En flugo, blanka makulo kontrastas kun la malhela subflugilaĵo. Seksoj estas similaj, kiel ankaŭ birdidoj. Kiel ĉe aliaj sitoj, ankaŭ tiu ĉi montras nigran traokulan strion kaj supre pli helan superokulan strion samkoloran kun la vizaĝo.

Ĝi esplorserĉas insektojn sur altaj arboj en densa arbaro.

Stato de protektado

[redakti | redakti fonton]

Tiu rara specio ĉiam estas malfavore influata per elhakado de arbaroj (senarbarigo). Ĝia rareco, malaperanta vivmedio, kutimoj kaj la politika kaj geografia nealirebleco de ĝia teritorio kauzas, ke tiu specio estas malgrande konata. Krome ĝi estas minacata pro perdo de vivejo kaj la specio estas konsiderata kiel vundebla, kio estas la unua ŝtupo en la specioj minacataj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]