BA18

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beletra Almanako 18)
Beletra Almanako 18
numero
Speco Literatura revuo
Formato 140 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2013

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9269-6

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 18
vdr

BA18 estas la dekoka numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2013. Multaj bildoj montras mapojn: en kovrilpaĝo mondomapo kun Afriko kaj Oceanio norde, en interno diversaj mapoj kun skribaĵoj en nelatinaj skribmanieroj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho).

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Maria Nazaré de Carvalho Laroca: La patro.
  • Trevor Steele: Ŝimeon, frato de Jeŝu. Tiu supozita frato de Jesuo meditas pri lia figuro, sia malakcepto aliĝi, kaj suprize pri la mava figuro de Paŭlo, nome Sankta Paŭlo, kiel tordinta de la originaj doktrino kaj plano de kristanismo.
  • Éva Tófalvy: La doloro. Samuel agnoskis la elekton de Saul kiel posteulo, sed akre grumblis kontraŭ lia konduto.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Melnik: A.A.A. (trad. Olga Kerziouk). Iu ricevas misterajn leterojn en kiuj oni devigas lin akcepti inter okazontaj malbonaĵoj.
  • Brian Doyle: Elson Habib, ludante blanke, pripensas sian unuan movon (trad. Russ Williams). Konsiloj al juna ŝakludanto.
  • Iban Zaldua: El Tiu stranga, potenca lingvo… (trad. Ricardo Felipe Albert Reyna). Obsedo de verkisto kiu vidas sian verkon pli kaj pli plibonigita post ĉiu traduko de unu lingvo al alia.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

  • Anonima: Romanco pri la prizonulo (trad. Fernando de Diego, Toño del Barrio kaj Jorge Camacho). Tri tradukaj versioj de la sama mezepoka romanco, kiu estos analizita en la ĉapitro Eseoj / Artikoloj.

Eseoj / artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Bjørn A. Bojesen: Belartaj Konkursoj, ĉu bela bagatelo?. Personaj komentoj al premiitoj en la Belartaj Konkursoj, publikigitaj en BA.
  • Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj.
  • Pascal Dubourg Glatigny: Esperanto kiel metaforo de la arkitektura malsukceso: serĉante Komuna fundamento-n en la venecia Bienalo / Lingvo kaj arkitekturo. Meditado pri arkitekturo kiel malsukceso, okaze de la Bienalo de Venecio. Surprize oni alektis por la katalogo de la ekspozicio Komuna fundamento la internacian lingvon Esperanto. Finfine Esperanto kaj arkitekturo estas spacoj de komuna kreiveco. [...] posedaĵo de ĉiuj, [...] okupo de tre malgrandaj grupoj.[1] Oni aludas al la pensaro de la venecia pastro Carlo Lodoli (1690-1761).
  • Steven D. Brewer: Spuroj sub Franc-Reĝa Ponto. Veturo al Esperanto evento en Nordameriko.
  • Jorge Camacho: Vortoj en vortaroj. Komentoj al kelkaj vortoj. ties signifoj, konfliktoj kun sililaĵoj kaj proponoj. Alfabetigi ne estu simple instrui legokablon. Litero w estu vuo aŭ vavo. Hospitalo gajnas terenon, antaŭ malsanulejo, pro sia internacieco kaj facileco por derivaĵoj. Koltuko konfliktas kun ŝalo, kiu siavice ricevas malsamajn signifojn. Rikoltilo konfliktas kun serpo. Proponoj por la nefiksitaj lunfazoj estus kreska luno, plenluno, velka luno kaj malluno. Spino estus pli preciza por la parto de libro inter kovrilpaĝo kaj dorsokovrilo. Kverko en la Fundamento estis specio, nun ĝi kolizias kun la genro.
  • Wim Jansen: Waringhien pri vortoj. Analizo de la teorio de Waringhien pri vortoj, nome Vortkonstrua signifo kaj La vorto. Meditado pri la konfuzo inter radiko kaj vortokategorio
  • Kalle Kniivilä: Sonĝoj pri pli bona epoko. Priskribo pri la figuro de la azera verkisto Akram Aylisli, kiu post la publikigo de sia romano Ŝtonaj ŝonĝoj devis ekziliĝi al Turkio, ĉar li montras bildon favoran (aŭ almenaŭ ne malfavora) de armenoj, kio tute estis neakceptebla en Azerbajĝano.
  • Kani (José María Salguero): La romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj. Filologa analizo de fama hispana mezepoka romanco laŭ kvar niveloj, el plej supraĵa al plej profunda.

Leteroj / reagoj[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Becker: La princo ĉe la ŝiungnuoj. Komentoj al misoj de diversaj recenzoj kaj precize de tiu pri La Princo ĉe la hunoj, ĉar oni ne atentis ke temas pri romano kaj ne pri libro de historio.
  • Christian Declerck: Reago al recenzo. Same.
  • Sen Rodin: Pri misrecenzo. Same.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislavo Belov: Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj; pri Paradizo ŝtelita de Trevor Steele. Nome pri la malapero de aborigenoj el Tasmanio kaj la figuro de brita esploristo George Augustus Robinson. Troa ĉeesto de la aŭtoro.
  • Probal Daŝgupto: Survoje al serioze universala bildvortaro; pri Bildvortaro de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. Kelkaj rimarkoj pri specifaj vortoj, postuloj de pli internaciaj vortoj, kiel Ĉomolungmo. Foja manko de kongruo inter difinoj kaj bildoj en bildvortaroj. Bildoj tro ofte devenas el eŭropaj etosoj kaj tute ne el alikontinentaj.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Amdonaco inter amantoj; pri Dialogo de Júlia Sigmond. Temas pri poemo kiu konsistas el serio de demandoj kaj respondoj inter amantoj kaj ties traduko al 52 lingvoj.
  • Francisco Javier Moleón: Perfido - ĉu al la originalo?; pri Perfidulo de Narayan Sanyal, traduko el la bengala de S. S. Pal. Laŭ la recenzisto la nivelo de "la lingvaĵo de la traduko estas fuŝega, subnivela, plenplena je eraroj."

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. paĝo 59.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]