Belga Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Belga Esperantisto, januaro 1911.

Belga Esperantisto estis la organo de Belga Ligo Esperantista, fondita en 1908, kiel posteulo de Belga Sonorilo, kiu idistiĝis; formato 24x16 cm. Redaktis ĝin: Léon Champy, Van Laere, Amatus van der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.

Inter Aŭgusto 1914 kaj Decembro 1920 ĝi estis interrompita kaŭze de la unua mondmilito. Same inter Februaro 1940 kaj Novembro 1945 pro la Dua Mondmilito.

Ĝi aperis ĝis 1961, kiam Belga Ligo Esperantista praktike ĉesis ekzisti favore al Belga Esperanto-Federacio kaj kiam fondiĝis la revuo Sonorilo, kiun oni povas konsideri posteulo de Belga Esperantisto.

Elstaraj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Pri la defendo de la lingvoj de malgrandaj nacioj en Belga Esperantisto, februaro 1910, p. 78, fare de Patrick Parker.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]