Belga Go-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga Go-Federacio
Fédération Belge de Go / Belgische Go Federatie
sport-rega organizaĵo
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Sint-Pieters-Leeuw
 Belgio
Tipo ludo, goo
Estr(ar)o Jean-Denis Hennebert
Lingvoj

franca
nederlanda
angla (por la retejo)

Retejo http://www.gofed.be/
vdr

Belga Go-Federacio (nederlande: Belgische Go Federatie; france: Fédération Belge de Go) estas belga asocio kiu zorgas pri disvastigi goon tra Belgio.

Fondita en 1982 [1], ĝi interalie organizas la bruselan turniron kaj la belgan go-ĉampionadon. La federacio estas membro de la Eŭropa Go-Federacio.

En 1991, BGF aranĝis, en Namuro, la 35-an eŭropean go-kongreson kiun partoprenis ĉirkaŭ 400 ludantoj[2]. Ankaŭ en 2019 aranĝis la belga federacio la eŭropean go-kongreson, ĉi-foje en Bruselo.

En 2019, BGF kalkulis dekon da kluboj kaj pli-malpli 150 anojn.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La Fédération belge de Go constituée en A.S.B.L." in La Libre Belgique, 7-an de aprilo 1982. Vidu ankaŭ : Michel Gilbert, "Histoire Belge (du Go)" in Belgo, n°1, januaron-marton 1985, p.14.
  2. "Championnats d'Europe de go" in La Libre Belgique, 19-an de julio 1991 ; "Un jeu de stratégie, disputé à Namur" in Le Soir, 25-an de julio 1991.