Belga Sonorilo
La Belga Sonorilo estis la unua esperantlingva gazeto en Belgujo. Ĝia unua numero aperis en septembro 1902, eldonita proprakoste de Charles Lemaire, kaj administrata de Antoon Jozef Witteryck en Bruĝo. En 1906 ĝi iĝis la oficiala organo de Belga Ligo Esperantista. En 1908 ĝi iĝis gazeto en la lingvo Ido. Pro tio iuj aktivuloj en Antverpeno kaj Bruĝo kreis novan revuon: Belga Esperantisto.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Sonorilo (revuo)
- Eldonejo-librejo Sonorilo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Belga Sonorilo ĉe BitArkivo
- Aŭstruja Nacia Biblioteko
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "la belga sonorilo".
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo