Belga franko
La belga franko estis la oficiala valuto de Belgio antaŭ la enkonduko de la eŭro. Ĝi estis kurze egala al kaj en la belga provinco Luksemburgo interuzebla kun la luksemburga franko. Ĝia kodo estis BEF. 1 franko enhavis 100 centimojn.
De 1999 la belga franko estis ligita al la eŭro laŭ la kurzo 40,3399 BEF = 1 EUR.
Vidu ankaŭ
- la paĝon pri la nunaj belgaj eŭro-moneroj.
|