Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koninkrijk België
Royaume de Belgique
Königreich Belgien
Reĝlando Belgio
Flago de Belgio
(Detaloj)
Blazono de Belgio
(Detaloj)
Nacia himno: La Brabançonne
Nacia devizo: Eendracht maakt macht (nl)
L'union fait la force (fr)
Einigkeit macht stark (de)
(Unueco donas fortecon)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bruselo (1,193 mil)
Ĉefa(j) lingvo(j) nederlanda (58%), franca (42%)
germana (<1%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (75%), protestantoj (22%), 4 aliaj rekonataj religioj
Areo
 % de akvo
32.545 km²
6,2%
Loĝantaro 10,4 miliono
Loĝdenso 336/km²
Loĝantoj Flandroj
Valonoj
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .be
Landokodo ISO: BE - Aŭtoj: B - Aviadiloj: OO
Telefona kodo 32
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Filipo la 1-a (ekde 2013)
Ĉefministro Elio Di Rupo
Nacia tago 21a de julio
Sendependiĝo en 1830 de Nederlando
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Belgio
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlandlingve Koninkrijk België; franclingve Royaume de Belgique; germanlingve Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcident-Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar Belgio estas trapasita de la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj, ĝi estas same dividita lingvistike. Du precipaj lingvoj estas parolitaj en Belgio : la nederlanda lingvo estas ĉefe uzita norde en Flandrio, kaj la franca lingvo regas Valonion plisude. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.

La vorto « Belgio » devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.

Provincoj[redakti | redakti fonton]

  • Flandrio konsistas el la provincoj

Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpeno, Limburgo, Flandra Brabanto;

  • Valonio konsistas el la provincoj

Valona Brabanto, Henegovio, Namuro, Lieĝo, Luksemburgio

  • la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Historio de Belgio

Belgio estis iam kelta teritorio konkerita de Julio Cezaro por la Romia Imperio. Poste estis parto de la imperio de Karolo la Granda kaj poste estis aro da graflandoj inter Francio kaj Nederlando, poste teritorio apartenanta al Hispanio, al Aŭstrio kaj al Nederlando. Ĝi fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.

Geografio, klimato kaj medio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Geografio de Belgio - Listo de urboj de Belgio

Bruselo, Antverpeno, Gento, Charleroi, Lieĝo, Bruĝo kaj Namuro estas la sep plej grandaj urboj de Belgio, kun pli ol 100 000 loĝantoj.

Belgio, malgraŭ malgranda teritorio (apenaŭ 30 528 km²), enhavas tri ĉefajn geografiajn regionojn : la marborda ebenaĵo nordokcidente, la centra plataĵo kaj la montĉeno Ardenoj sudoriente. La marborda ebenaĵo konsistas precipe el sablaj dunoj kaj polderoj : polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo de digoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj. La dua geografia regiono, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonaj valoj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firmajn landojn, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.

Pejzaĝo de Altaj Marĉoj, en Ardenoj.

La tria geografia regiono, nomita la Ardenoj, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densa arbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga por agrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis norda Francio. Tiu regiono gastigas plejmulton el la belga sovaĝa faŭno. La plej alta loko de Belgio, la Signalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694 metroj.

La klimato de Belgio estas mara kaj mezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 3°C en januaro, kaj 18 °C en julio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65 milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[1] Tra Belgio fluas interalie la riveroj Skeldo kaj Mozo.

Kaŭze de ĝia alta loĝdenso (la plej granda en Eŭropo) kaj de ĝia situo je la centro de Okcident-Eŭropo, Belgio spertas gravajn ekologiajn problemojn. Raporto en 2003 taksis ke la akvo de la belgaj riveroj estis la plej poluita en Eŭropo, kaj eĉ la plej nebona inter la 122 ekzamenitaj ŝtatoj.[2]

Vojoj[redakti | redakti fonton]

En Belgio la vojreto estas la plej densa de la mondo. Ĝi havis en 2009 reton de 152 000 km, kio signifas 5 km da vojo en ĉiu kvadrata kilometro[3].

Federacia ŝtato[redakti | redakti fonton]

La Komunumoj de Belgio: flava - flandra, ruĝa - franca, blua - germanlingva
La Regionoj de Belgio: flava - Flandra Regiono, ruĝa - Valona Regiono, blua - Brusela Ĉefurba Regiono

Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la flandroj (nederlandlingvanoj) kaj la valonoj (franclingvanoj). Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.

La Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La Regionoj[redakti | redakti fonton]

Ceteraj informoj[redakti | redakti fonton]

Famaj belgoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eurometeo: meteo en Bruselo
  2. Sewage-laden Belgian water worst in world, New Scientist
  3. Gazet van Antwerpen, 2009-03-21, p. 10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.