Belgio
La Reĝlando Belgio aŭ Belgujo (nederlandlingve Koninkrijk België; franclingve Royaume de Belgique; germanlingve Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcident-Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.
Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar Belgio estas trapasita de la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj, ĝi estas same dividita lingvistike. Du precipaj lingvoj estas parolitaj en Belgio : la nederlanda lingvo estas ĉefe uzita norde en Flandrio, kaj la franca lingvo regas Valonion plisude. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.
La vorto « Belgio » devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpeno, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namuro, Lieĝo, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi - Karloreĝo, Lieĝo kaj Namuro
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento
Historio
Vidu ankaŭ : Historio de Belgio
Belgio estis iam kelta teritorio konkerita de Julio Cezaro por la Romia Imperio. Poste estis parto de la imperio de Karolo la Granda kaj poste estis aro da graflandoj inter Francio kaj Nederlando, poste teritorio apartenanta al Hispanio, al Aŭstrio kaj al Nederlando. Ĝi fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Geografio, klimato kaj medio
Vidu ankaŭ : Geografio de Belgio - Listo de urboj de Belgio
Belgio, malgraŭ malgranda teritorio (apenaŭ 30 528 km²), enhavas tri ĉefajn geografiajn regionojn : la marborda ebenaĵo nordokcidente, la centra plataĵo kaj la montĉeno Ardenoj sudoriente. La marborda ebenaĵo konsistas precipe el sablaj dunoj kaj polderoj : polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo de digoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj. La dua geografia regiono, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonaj valoj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firmajn landojn, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.
La tria geografia regiono, nomita la Ardenoj, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densa arbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga por agrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis norda Francio. Tiu regiono gastigas plejmulton el la belga sovaĝa faŭno. La plej alta loko de Belgio, la Signalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694 metroj.
La klimato de Belgio estas mara kaj mezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 3°C en januaro, kaj 18 °C en julio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65 milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[1] Tra Belgio fluas interalie la riveroj Skeldo kaj Mozo.
Kaŭze de ĝia alta loĝdenso (la plej granda en Eŭropo) kaj de ĝia situo je la centro de Okcident-Eŭropo, Belgio spertas gravajn ekologiajn problemojn. Raporto en 2003 taksis ke la akvo de la belgaj riveroj estis la plej poluita en Eŭropo, kaj eĉ la plej nebona inter la 122 ekzamenitaj ŝtatoj.[2]
Vojoj
En Belgio la vojreto estas la plej densa de la mondo. Ĝi havis en 2009 reton de 152 000 km, kio signifas 5 km da vojo en ĉiu kvadrata kilometro[3].
Federacia ŝtato
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la flandroj (nederlandlingvanoj) kaj la valonoj (franclingvanoj). Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
- la Flandra Komunumo (ankaŭ nomata "Nederlandlingva Komunumo")
- la Franca Komunumo
- la Germanlingva Komunumo
La Regionoj
Ekonomio
Agrikulturo kaj bestobredado
Ceteraj informoj
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmedy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) ekde la 1-a de januaro 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UN (1945), NATO, EU
Famaj belgoj
- Jacques Brel, kantisto
- Kim Clijsters, tenisulino
- Patro Damiano, misiisto
- Justine Henin, tenisulino
- Helmut Lotti, kantisto
- René Magritte, pentristo
- Eddy Merckx, biciklisto
- Germain Pirlot, elpensinto de la vorto Eŭro
- Benoît Poelvoorde, aktoro
- Georges Remi (aŭ Hergé), desegnisto de Tinĉjo
- Jean-Claude Vandamme, aktoro
- Adolphe Sax, la inventisto de la saksofono
- Georges Simenon, verkisto
Referencoj
- ↑ Eurometeo: meteo en Bruselo
- ↑ Sewage-laden Belgian water worst in world, New Scientist
- ↑ Gazet van Antwerpen, 2009-03-21, p. 10.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la belga federacia registaro
- Belgio ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- Famaj belgoj angle
|
|