Belgio en la Somera Olimpiko 1980

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belgio en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  Edgar Henri Cuepper
Sportistoj 59 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 23
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La belga teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 59 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la belga teamo estis Edgar Henri Cuepper. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 23-an rangon.

la teamo ĉi-foje en la eventoj mem ne reprezentiĝis per la nacia flago, sed per la olimpika - proteste kontraŭ la invado de la sovetunia armeo en Afganion duonjaron antaŭe.

La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la belgoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Belgio kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.

Kunordigis la teamon la Belga Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]