Belitung-vrako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 2° 45′ 39.00″ S 107° 35′ 42.66″ O / 2.7608333 °S, 107.5951833 °O / -2.7608333; 107.5951833 (mapo)

Mapo de Belitung-insulo montranta la vrakon markitan per ruĝa kruco (2°45′S, 107°35′E)

La Belitung-vrako (ankaŭ nomata Tang-vrakoBatu Hitam-vrako) estas la vrako de araba daŭo, kiu sinkis en la vojo de Afriko al Ĉinio ĉirkaŭ 830 p.K.. La ŝipo kompletigis la tien-vojaĝon, sed sinkis dum la reen-vojaĝo, proksimume 1,6 km de la marbordo de Belitung-insulo, Indonezio. Ne klaras kial la ŝipo estis tiom malproksime de sia atendata itinero reen el Ĉinio. Belitung estas sudoriente de la Singapura Markolo 610 km, kaj ĉi tiu malĉefa vojo estas pli normala por ŝipoj vojaĝantaj de la Java Maro, kiu estas sude de la insulo Belitung.

La vrako donis al arkeologoj du gravajn malkovrojn: la plej granda ununura kolekto de Tang-dinastiaj artefaktoj trovitaj en unu loko, la tiel nomata "Tang-trezoro"; kaj la araba daŭo, kiu donas novan konon pri la komercaj vojoj inter Ĉinio kaj Mezoriento dum tiu periodo. La trezoro estis konservita kiel unu kolekto kaj dum la elfosado, oni klopodis konservi la integrecon de la loko kaj ĝia ŝarĝo kaj tio rezultis detalajn arkeologiajn pruvojn. Ĉi tiuj donis novan konon pri la konstruaj metodoj uzataj en ŝipkonstruado; la artikloj kaj stilo de artefaktoj malkaŝis antaŭe nekonatajn faktojn pri la komerco inter la du areoj.

Malkovro kaj vojo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Mezoriento kaj Azio montrante la espereblan itineron de la ŝipo per ruĝa linio, verda eta skatolo montras Belitung-Insulon, Omano estas kolorigita en bluo (alklaku por pligrandigi)

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La vrako estis malkovrita de fiŝkaptistoj en 1998 en la Gelasa Markolo en profundo de 16 m. La situo de ejo estis aĉetita de lokaj fiŝkaptistoj kaj licenco pri elfosado estis aljuĝita al loka indonezia kompanio. La vrak-savo estis poste financita kaj elfosita de Tilman Walterfang kaj lia teamo ĉe Seabed Explorations, sub licenco pri kunlaboro kun la origina savfirmao, kaj post peto de la indonezia registaro; sekureco estis provizita fare de la Indonezia Mararmeo. La elfosadoj bezonis du ekspediciojn, unu komenciĝintan en aŭgusto 1998 kaj la dua en 1999. Seabed Explorations provizis ŝipojn kaj financis registarajn ŝipajn operaciojn por gardi la ŝipvrakon antaŭ kaj dum musono.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Ne klaras kial la ŝipo estis tiel malproksime de sia atendita itinero (montrita en ruĝo sur la mapo dekstre), ĉar plej multaj ŝipoj forlasantaj Ĉinion al Arabujo estus navigintaj tra la Sudĉina Maro. Ili tiam turniĝus nordokcidente post pasado de suda Vjetnamio, daŭrigante tra la Singapura Markolo en la Malaka Markolo inter Duoninsula Malajzio kaj Sumatro. Belitung estas iom da distanco de ĉi tiu vojo, kaj ne klaras, kiel la ŝipo venis en ĉi tiu areo. Belitung estas sudoriente de la Singapura Markolo je 610 km kaj ĉi tiu malĉefa vojo estas pli normala por ŝipoj vojaĝantaj de la Java Maro, kiu estas sude de la insulo Belitung.

Ŝipo kaj konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Vrako estas daŭo simila en grando kaj konstrukto al tiu, en Omano

La vrako estis proksimume 6,4 m larĝa kaj 18 m longa kaj rimarkinda pro du kialoj; ĝi estas la unua praa araba ŝipo trovita kaj elfosita, kaj ĝiaj plankoj estis kudritaj kune per maldika ŝnuro farita el kokosaj fibroj anstataŭ uzado de la pli tradiciaj metodoj de najloj kaj lignonajloj uzataj en Arabujo en postaj jarcentoj.

La vrako estis trovita sub sedimento, kiu konservis la restaĵojn de la ligna ŝipo, sen kiu la vrako estus perdita pro maraj vermoj. Vrakoj de ĉi tiu aĝo estas maloftaj trovoj kaj tiu aparta estis en tiel bona stato, ke multe de la ŝipekstero konserviĝis. Ĉi tio havigis konon, kiel oni konstruis ŝipojn de ĉi tiu periodo - io, kio antaŭe ne estis konata, ĉar neniu araba ŝipo de ĉi tiu tipo estis trovita antaŭe, nek iu ajn kun ĝia ŝarĝo sendifekta.

Pecoj de la originalaj konstrulignoj estis konservitaj sufiĉe por ebligi al sciencistoj analizi ilin kaj determini iujn el la specoj de ligno uzata. Eblas, ke la ŝipo estis konstruita en okcidenta Azio kaj aĉetita de arabaj komercistoj por esti uzata por la vojo el Omano al Ĉinio; la kargo enhavas multajn arabi-inspiratajn artefaktojn.

Konstruaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

La ŝipo estis konstruita kun ĉirkaŭ 15,3 metrojn longa kilo kun 14–15 centimetroj da dikeco, kiu laŭdire travivis sendifekta. La fronto de la ŝipo havis 61° angulon de rekto ĉe la pruo, kie la steveno estis kunigita al la kilo per mortezaj kaj tenenaj juntoj kaj fiksita per ŝnuro de 16-milimetra diametro. La ŝipkorpaj diloj estis kroĉitaj al la kadroj kaj kilo tra truoj interspacigitaj je 5-6 centimetroj. La boato havis kilsonon por plia forto, kiu kuŝis sur la duonkadroj.

Michael Flecker, la ĉefa fosanta arkeologo ĉe la loko, komparis la vrakŝipon al tri tipoj de la sama periodo kaj konkludis, ke la vrako plej similas al "laĉitaj-streĉitaj" ŝipoj de sudorienta Azio - unue uzataj en la 5-a jarcento. Li diris, ke plene laĉitaj ŝipoj estis trovitaj el la afrika marbordo, Omano, en la Ruĝa Maro, sur la barata marbordo, kaj ĝis la Maldivoj. Li rimarkas, ke romiaj referencoj de Prokopio en la 6-a jarcento rakontas pri ŝipoj kun tabuloj kunigitaj kun simila metodo uzata en la "Hindiaj Maroj". Kvankam arabaj ŝipoj de ĉi tiu tipo ne estis trovitaj antaŭe, ili estas menciitaj en teksto inkluzive de la malfrua Tang Ling biao lu yi ("Strangaj Aĵoj Notitaj en la Sudo"). Laŭ John Guy, kuratoro de la Metropola Muzeo de Arto, la libro "priskribas la ŝipojn de eksterlandaj komercistoj kiel esti laĉitaj kune kun la fibro de kokosaj palmoj kaj havante ties kudril-ejojn ŝtopitajn anstataŭ uzi ferajn najlojn por sekurigi ties dilojn".

Lignotipoj[redakti | redakti fonton]

Specimenoj el ligno de la vrako estis senditaj por analizo al la sekcio Arbaro kaj Arbaraj Produktoj de la Commonwealth Scientific and Industrial Research Organisation (CSIRO) en Aŭstralio. La analizo estis farita de Jugo Ilic de CSIRO, ligno-identiga specialisto. Multaj el la specimenoj estis tre malbone difektitaj por esti pozitive identigeblaj, kaj la manko de celulozo restanta en la lignaj ĉeloj malhelpis sukcesan analizon.

Multaj specoj de ligno estis pozitive identigitaj: tektono (Tectona grandis) estis uzata por la long-traboj kaj estas rezistema al la teredo-vermo (de la familio Teredinedoj), la plafono estis farita el la genro Cupressus, arbo, kiu eble estis Cupressus torulosa, la steveno-malantaŭo estas farita el palisandro de la familio Leguminosae (nun nomata la Fabacoj) aŭ el la genro DalbergiaPterocarpus. La ligna skatolo trovita en la plej malantaŭa areo de la vrako, estis farita el la genro Artocarpus de la moruso-familio, Morusacoj.

La specioj uzataj por la ŝipkorpaj diloj ne estis pozitive identigeblaj, sed oni pensis, ke ĝi estas Amoora de la familio Meliacoj. La konstruligno por la kadroj estis simile ne definitive determinebla, kvankam unu kadro estis probable de la Amoora aŭ la genro Afzelia de la familio Fabaceae. Afzelia estas interesa, ĉar la tri ĉefaj specioj A. africana, A. bipindensis kaj A. pachyloba troviĝas plejparte en malgranda parto de Afriko, etendiĝante de la meza okcidenta marbordo en maldika strio al la orienta marbordo kaj haltante mallonge je kelkcent mejloj.

La ŝipo origine povas esti de araba aŭ hinda origino, ĉar ne ekzistas multa diferenco inter ŝipoj en tiu areo, laŭ konstruaj teknikoj - kvankam ĝia kadro uzas specon de arbo, kiu troviĝas nur en malgranda parto de Afriko. Post analizado de la ŝipkorpa formo, konstrulignoj kaj konstruaj metodoj, Ilic konkludis, ke la vrako estas de hinda aŭ araba origino. Barato estis konsiderata la plej probabla loko por konstruado, sed la teorio de araba konstruo ne estis forĵetita, ĉar la uzita konstruligno estis kutime importita al Mezoriento por uzi en ŝipkonstruado. Flecker konkludis, ke vrako estas araba ŝipo en lia ĉapitro de 2010 laŭ la katalogo de ekspozicio Sackler, argumentante, ke "de analizo de konstruaj metodoj kaj materialoj kaj ŝipformo, la aŭtoro determinis, ke la vrako de Belitung estas araba ŝipo."

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Aktualaj konoj pri la originalaj materialoj kaj metodoj uzataj por konstruado de ĉi tiu araba daŭo rezultas plejparte el la ŝipruino mem. La konstruo de Juvelo de Maskato, replikaĵo farita kiel ĝusta kopio de la vrako, montris, ke la ŝipo similas al baitl qarib, speco de ŝipo ankoraŭ trovebla en Omano hodiaŭ. Inter la ŝipkorpo estis grandaj buloj de konkrecio, kiuj enhavis artefaktojn de la ŝarĝo de la ŝipo datata al la Tang-dinastio de Ĉinio ĉirkaŭ 800 p.K., kaj de kie la vrako havas siajn aliajn nomojn, la "Tang-vrako" aŭ "Tang-trezorŝipo".

La lignoj kaj artefaktoj de la ŝipo estis montritaj al la publiko unuafoje en 2011. La monda debuta ekspozicio de la kolekto de artefaktoj, same kiel tiu de la konstrulignoj de la ŝipo, okazis en la ArtScience Museum, najbara al Marina Bay Sands de Singapuro. La graveco de la malkovro de la vrako kaŭzis la decidon konstrui la Juvelon de Maskato kiel ĝusta rekonstruo de la daŭo-vrako.

Kargo kaj "Tang-trezoro"[redakti | redakti fonton]

La vrakaĵo havis tri ĉefajn tipojn de "varoj" en la formo de bovloj: ĉangŝa-varo (produktita en bakfornoj en Tongguan), la plimulto de la 60 000 aĵoj, estis origine pakita en pajlaj cilindroj aŭ "Dusun"-stokejoj; blankaj varoj, fabrikitaj en Ding-fornoj kaj inkluzive de la plej frue konataj sendifektaj subglazure bluaj kaj blankaj pladoj; kaj Yue-varo el Zhejiang-provinco. Unu ĉangŝa-bovlo estis surskribita kun dato: "16a tago de la sepa monato de la dua jaro de la Baoli-reĝado", aŭ 826 pK. Ĉi tio estis poste konfirmita per datado de radiokarbona analizado de stela anizo (Illicium verum) trovita inter la vrakaĵo. La kargo havis surprizan varion de influoj kaj merkatoj, inkluzive de budhanaj lotusaj simboloj, motivoj el Meza Azio kaj Persujo, Koranaj surskriboj, kaj verd-ŝprucitaj bovloj popularaj en Irano.

En la kargo estis enmetitaj varoj de diversaj celoj, de spicaj kruĉoj (martaban) kaj de akvokruĉoj ĝis inkujoj, funebraj urnoj kaj oraj arĝentaj skatoloj. La ŝarĝo estis priskribita de John Guy de la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko kiel "la plej riĉa kaj plej granda sendaĵo de frunaŭa-jarcenta suda ĉina oraĵoj kaj ceramikaĵoj iam malkovritaj en ununura deponejo." La ŝarĝo ankaŭ inkluzivis spicojn kaj rezinon, kaj metalajn ingotojn uzataj kiel balasto. Estis ankaŭ specialaj eroj kiuj inkluzivas oran pokalon - la plej grandan oran pokalon de la dinastio Tang iam ajn trovitan - kaj grandan arĝentan balonon ornamitan kun paro de anasoj. La ora pokalo havas bildojn de homoj en diversaj agoj sur ties flankoj, kiel muzikistoj kaj persa dancisto. Ĝi ankaŭ havas bildojn de du viroj sur ties prenil-kovra (dikfingra) plato kun trajtoj, kiuj ŝajnas esti ne-ĉinaj, ĉar ili estas bildigitaj kun buklaj haroj.

Bovloj el bakfornoj de Ĉangŝa, Hunan
Du ovalaj oraj bovloj, ĉiu kun du anasoj meze-sube (apenaŭ videbla sur tiu foto) per martelreliefigo, ĉirkaŭ floroj
Paro da kvadrataj oraj pladoj kun martelreliefigitaj insektoj, floroj, folioj
Okangula ora pokalo kun dikfingra plato ĉe la supro de ĝia tenilo

Nuna dispozicio[redakti | redakti fonton]

Kruĉo kun draka kapo, kaj felin-forma tenilo; el Norda Ĉinio (eble Hebei)
Granda kruĉo kun incizitaj floraj lozanĝoj kaj nuboj, farita el glazurita ŝtonvaro, kuproverde ŝprucitaj sur blanka bazmaterialo; probable el la Gongyi-aj bakfornoj, Henan

La firmao de Tilman Walterfang subskribis kontrakton de kunlaboro kun la origina indonezia sav-kompanio kaj rezulte de tio, la kargo ne estis vendita popece al kolektantoj. Kvankam estis okazoj de iagrade prirabado de la loko, precipe inter la du elfosaj periodoj, Walterfang konservis la ŝarĝon sendifekta kiel unu kompleta kolekto, por ke ĝi estu studebla en ties originala kunteksto; io kio donis "nekompareblan komprenon pri la industria kapablo kaj monda komerco de Ĉinio" laŭ Julian Raby, direktoro de la Arthur M. Sackler Gallery. Ĝi estis lokigita en privata konservad-instalaĵon dum ses jaroj, kie la artefaktoj estis rigore konservitaj (inkluzive de de-saligo), studitaj, kaj zorgeme restarigitaj de la kompanio de Walterfang, Seabed Explorations Ltd de Nov-Zelando. La laboro estis farita kun la helpo de germana konservisto Andreas Rettel, kiu trejnis ĉe la Römisch-Germanisches Zentralmuseum en Mainz. La artaĵoj estis aŭtentikigitaj de profesoro Geng Baochang, maljuna esploristo ĉe la Palaca Muzeo en Pekino. Geng estas la vicdirektoro de Malpermesita Urbo de Pekino kaj unu el la plej elstaraj spertuloj de Ĉinio pri antikva ceramiko. La kargo estis aĉetita por ĉirkaŭ 32 milionoj da usonaj dolaroj fare de privata kompanio, la Sentosa Leisure Group (nun Sentosa Development Corporation), kaj la Singapura registaro en 2005, kaj pruntita al la Singapore Tourism Board.

La debuta ekspozicio de la trezoro daŭris de 19-a de februaro 2011 ĝis 31-a de julio 2011 en la ArtScience Museum en Singapuro. La ekspozicio estis aranĝita kun la kunlaboro de la "Smithsonian Institution", la "Freer Gallery of Art", la "Arthur M. Sackler Gallery", la "Singapore Tourism Board", kaj la "National Heritage Board of Singapore". La ekspozicio tiam estis planita vojaĝi tra la mondo dum proksimume kvin jaroj, al ejoj kiuj inkluzivas gravajn muzeojn tra Azio, Aŭstralio, Eŭropo, Mezoriento kaj Usono. En aprilo 2015, estis sciigite, ke la Azia Civilizacio-Muzeo gastigos la kolekton de Tang-vrako. La trezoro nun trovis konstantan hejmon, kiel la Tang-vrako, en la Galerio Khoo Teck Puat de la Azia Civilizacio-Muzeo, en Singapuro.