Bella vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bella vireo

Bella vireo
Bella vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. bellii'
Vireo bellii
(Audubon, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bella vireo (Vireo bellii)[1] estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas 12–13 cm longa olivecgriza supre kaj blankeca sube (kio estas kutima protekta bildo ĉe tiu familio) kun flava nuanco ĉe flankoj. Ĝi havas svagan blankan okulringon kaj svagajn blankajn flugilstriojn. Ĝi havas mallongajn rondoformajn flugilojn kaj mallongan rektan bekon.

Tiu birdo ricevas la nomon el Audubon laŭ la nomo de John Graham Bell, kiu akompanis lin dum sia veturado laŭ la Rivero Misuro en la 1840-aj jaroj.

La Malgranda bella vireo (Vireo bellii pusillus), estas endanĝerita subspecio de Suda Kalifornio. Konsidero de la Bella vireo estis grava faktoro en kelkaj projektoj de terdisvolviĝo, dum ĉe la Malgranda bella vireo okazis pliiĝo de paŝtejoj. Ili loĝas ĉe rojoj, salikoj, ĉeriveraj arbaretoj kaj duaranga vegetaĵaro ĉe tropikaj arbaroj.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Bella vireo faras bone kamuflitan neston sed se oni trovas ĝin tiu birdo defendas sian teritorion kontraŭ entruduloj. La Brunkapa molotro uzas la nestojn de la Bella vireo kiel siaj propraj idejoj. La Bella vireo ofte uzas arbustojn de venena kverko aŭ vitojn kiel nestolokojn.[2]

La nesto estas sakoforma kaj pendita el branĉoj en forko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun brunaj makuletoj. La kovado daŭras 11 al 13 tagojn; la idoj restas en la nesto dum 13 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birdlife International, 2004
  2. C.M. Hogan, 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]