Saltu al enhavo

Belle-Île-en-Mer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Belle-Île-en-Mer
Mapo de Belle-Île-en-Mer
insulo situo de Reto Natura 2000
Situo Atlantiko
Geografia situo 47° 19′ 40″ N,  11′ 10″ U (mapo)47.327887-3.186092Koordinatoj: 47° 19′ 40″ N,  11′ 10″ U (mapo) f1
Belle-Île-en-Mer (Morbihan)
Belle-Île-en-Mer (Morbihan)
DEC
Lokigo de Morbihan en Francio

Map

Areo 85,63 km² f4
Ŝtato Francio Francio
Teritorio Departemento Morbihan en regiono Bretonio
Loĝantaro 5 270 (2012)
62 loĝ./km²
Ĉefa loko Le Palais
vdr

Belle-Île-en-Mer (franca elparolo: [bɛl il ɑ̃ mɛʁ], laŭvorte “bela insulo en maro”, bretone: Ar Gerveur) estas franca atlantika insulo, situanta sude de Bretonio. Ĝi havis 5 270 loĝantojn en 2012.[1]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Marbordo en Belle-Île-en-Mer

Belle-Île-en-Mer situas en suda Bretonio, 12 km sude de Quiberon. Ĝi estas proksimume 17 km longa kaj 8 km larĝa.

Administrado

[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la insulo kongruas kun la kantono Belle-Île-en-Mer, kiu inkluzivas kvar komunumojn:

La angla albordiĝo de 1761, en la sepjara milito. La insulo estis okupita ĝis en 1763.

Ekde de 1765, 78 familioj (iom pli ol 300 personoj) de akadianoj rifuĝintoj de la « Elpelo de la akadianoj » de 1755 ekloĝis en Belle-Île.[2]

Megalitoj kaj tumuloj

[redakti | redakti fonton]
La menhiro Jean

El la vico de menhiroj kiuj konsistigis unikan linion trairantan la insulon laŭ ties larĝo kaj kiu estis atestita en 1701,[3] nur tri estas ankoraŭ videblaj (Tiu de Kervarigeon, la du de Kerlédan : Jean (ĉi bildo), kaj Jeanne) : la aliaj megalitoj estis detruitaj, iuj tajlitaj por konstruŝtonoj.

Belle-île havas du ĉefajn havenojn, tiun de Le Palais kaj tiun de Sauzon, kaj ankaŭ dudekon da naturaj havenoj por ŝirmi boatojn.

Belle-île estas signalizita per tri lumturoj : la lumturo de Goulphar, la lumturo de Poulains kaj la lumturo de Kerdonis.

La granda lumturo de Belle-île estas vizitebla.

Rimarkindaj lokoj de Belle-Île

[redakti | redakti fonton]
La citadelo de Le Palais.
La Bela Fontano

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Loĝantaro de la kantono Belle-Île-en-Mer.
    Insee. Populations légales 2012 - 56-Morbihan (france). Alirita 24-an de januaro 2015 .
  2. Jean-Marie Fonteneau, Les Acadiens citoyens de l’Atlantique. Rennes: eld. "Éditions Ouest-France", 2001 ; Jean-Francois Mouhot, Les Réfugiés acadiens en France (1758-1785): l’impossible réintégration ?, Québec, Septentrion, 2009, 456p ; Guillemet, Dominique. « Les Acadiens de Belle-Île en Mer : légende noire et histoire en (re)-construction. » Acadiens, mythes et réalité. Études Canadiennes 37 (1994): p. 127-44
  3. Mémoires pour l’histoire des sciences et des beaux-arts, vol. 2 p. 288, eld. "Jean Louis De Lorme", (Amsterdam) 1701 [http://books.google.com/books?id=vQgVAAAAQAAJ&pg=PA288 paĝo 288]
  4. Citadelo de Le Palais. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
  5. urba ĉirkaŭmurego. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
  6. Granda lumtruo de Belle-Ile, ankaŭ nomita lumturo de Goulphar. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
  7. La pointe des Poulains : DAMATO F., 2008, « La pinto de Poulains en Belle-Île-en-Mer : heredaĵigo de insula turisma loko Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine », Mappemonde, n° 92.