Belle & Sebastiano - Amikoj por la vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belle & Sebastiano - Amikoj por la vivo
filmo
Originala titolo Belle et Sébastien 3: Le Dernier Chapitre
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 21 okt. 2017, 14 feb. 2018, 7 feb. 2018, 26 apr. 2018
Ĝenro aventura filmo, porfamilia filmo
Reĝisoro(j) Clovis Cornillac
Scenaro Juliette Sales
Loko de rakonto Francaj Alpoj
Muziko de Armand Amar
Rolantoj Félix Bossuet • Tchéky Karyo • Margaux Chatelier • Thierry Neuvic • Clovis Cornillac
Produktinta firmao Gaumont
IMDb
vdr

Belle & Sebastiano - Amikoj por la vivoBelle & Sebastiano - la lasta ĉapitro - france Belle & Sébastien 3: Le Dernier Chapitre, titolo itala Belle & Sebastien - Amici per sempre, germana Belle & Sebastian – Freunde fürs Leben kaj angla Belle & Sebastian - Friends for Life - estas franca drama filmo de 2017. Temas pri la tria filmo el trilogio nomata Belle & Sebastiano.

Reĝisoro estis Clovis Cornillac, kaj la ĉefaj aktoroj estas granda blankfela pirenea monta hundino kaj la tiutempe 12-jara knabo Félix Bossuet. En pliaj roloj videblas la aktoroj Tchéky Karyo (paŝtisto César), Margaux Chatelier (Angelina), Thierry Neuvic (Pierre) kaj Clovis Cornillac (Jozefo).

la rolulo de Sebastiano en 2017

Temo[redakti | redakti fonton]

Du jaroj pasis post la eventoj montritaj en la dua filmo Belle & Sebastiano: la aventuro daŭriĝas. Nun estas la jaro 1947, Sebastiano havas dek du jarojn. Belle nun estas patrino de tri amindaj hundidoj. Pierre kaj Angelina geedziĝas kaj revas pri alia vivo, aliloke en Kanado. La infano rifuzas forlasi la paŝtiston César, la ĉaleton kaj la montaran valon en la Francaj Alpoj, kiujn li tiom amas. Kiam Jozefo, la iama mastro de Belle, venas por preni la hundon kiun li kredas esti lia posedaĵo, Sebastiano faros ĉion por protekti Belle kaj ŝiajn hundidojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]