Belle (kanzono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belle (belulino) estas kanzono de la muzikalo Notre-Dame de Paris de 1998. La la origina muzikala prezento, surscenigita en Parizo, la kanzonon ludas la kanata kantisto Garou, kiu en la muzikalon rolas la sonoriliston Quasimodo de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, kiu enamiĝas al belulino, konsciante ke li estas tre malbela, ĝiba, unuokula kaj lama. La lirikisto estas Luc Plamondon kaj la komponisto Richard Cocciante. La muzikalo kompreneble estas inspirita de la samnoma romano de Victor Hugo, kaj estis reĝisorata de Gilles Maheu.

La tuta muzikalo, kaj ankaŭ tiu ĉi kanzono, estas farita en tre drameca, forte romantika stilo, kiel jam montras la patosaj unuaj linioj de la kanzono:

Citaĵo
 :Belle
Bela
C'est un mot qu'on dirait inventé pour elle
estas vorto, kiu ŝajnas esti inventita por ŝi
Quand elle danse et qu'elle met son corps à jour,
Kiam ŝi dancas kaj montras sian korpon al la tago,
tel
kiel
Un oiseau qui étend ses ailes pour s'envoler.
birdo, kiu etendas siajn flugilojn por forflugi.
Alors je sens l'enfer s'ouvrir sous mes pieds.
Do mi sentas, ke infero malfermiĝas sub miaj piedoj.
J'ai posé mes yeux sous sa robe de gitane -
Mi metis miajn okulojn sub ŝian ciganan robon -
À quoi me sert encore de prier Notre-Dame?
Kion ankoraŭ utilas preĝi al Nia Sinjorino?
 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]