Bellignies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bellignies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay
INSEE kodo 59065 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59065
Demografio
Loĝantaro 809  (2021) [+]
Loĝdenso 156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 20′ N, 3° 46′ O (mapo)50.3286111111113.7691666666667Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 46′ O (mapo) [+]
Alto 72 m - 136 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,18 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bellignies (Nord)
Bellignies (Nord)
DEC
Bellignies
Bellignies
Situo de Bellignies
Bellignies (Francio)
Bellignies (Francio)
DEC
Bellignies
Bellignies
Situo de Bellignies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bellignies [+]
vdr

Bellignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Fine de 2021 en la komunumo vivis 809 loĝantoj sur areo de 5,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries. Ĝi estas trafluata de la rivereto Hogneau, branĉo de la rivero Escaut.

Blazono de Bellignies.
Blazono de Bellignies.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bellignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo Bellignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bellignies etendiĝas sur 5,18 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo famiĝis dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj pro sia prospera marmora industrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Viziteblas en Bellignies muzeo pri marmoro kaj blua ŝtono, sed ankaŭ ĉevaltrinkujo en la domareto Bréaugies, konstruita inter 1830 kaj 1920, rimarkinda pro sia aspekto de akvoguto.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Bellignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]