Belogorska distrikto (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belogorska distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboBelogorsko (Krimeo)
- koordinatoj45° N, 35° O (mapo)45.054434.6022Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo)
Areo1 894 km² (189 400 ha) [+]

Loĝantaro60 519 [+] (2016)
Denseco31,95 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+03:00, UTC+02:00 [+]

Belogorska distrikto (Krimeo) (Tero)
Belogorska distrikto (Krimeo) (Tero)

Belogorska distrikto (Krimeo) (Krimeo)
Belogorska distrikto (Krimeo) (Krimeo)
DEC

Map
Belogorska distrikto

Vikimedia Komunejo:  Bilohirsk Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Belogorska distrikto
ruse Белогорский район
ukraine Білогірський район
krime-tatare Qarasuvbazar rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Belogorsko
Areo: 1 894 km2
Loĝantaro: 66 458 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 35,09 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6559
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
77
2
Belogorska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Belogorska distrikto (ruse Белогорский район, ukraine Білогірський район, krime-tatare Qarasuvbazar rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, parte okupas la ĉefan montoĉenon de la Krimea montaro, parte — la antaŭmontaron kaj la antaŭmontajn ebenaĵojn; la distrikto ne havas marbordojn. La administra centro de la distrikto estas la urbo Belogorsko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la centra parto de Krimeo, parte — norde de la Krimea montaro (ĉi tie la teritorio estas ebena), parte — okupante preskaŭ la tutan centran parton de la Krimea montaro (krom la sudaj deklivoj). La relativa altec-diferenco en la distrikto atingas 1000 metrojn. En la ebena kaj antaŭmontara parto de la distrikto la klimato estas seka kaj varma; en la montaro la veter-kondiĉoj estas pli variaj depende de la sezono.

La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Zuja, Burulĉa, Bijuk-Karasu, Mokrij Indol.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la distrikto loĝas ĉirkaŭ 66,5 mil homoj, plejparte rusoj (ĉ. 48%), krime-tataroj (ĉ. 35%) kaj ukrainoj (ĉ. 16%).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa sektoro de la ekonomio de la distrikto estas la agrikulturo. En la distrikto oni kreskigas frukt-arbojn, vinberojn, legomojn, tabakon, esenc-havajn plantojn, poacojn (tritikon, hordeon, avenon, maizon); grandas ankaŭ la produktado de lakto, viando kaj lano.

En la distrikto estas ankaŭ ĉirkaŭ 10 industriaj entreprenoj (konstru-materiala uzino, nutro-fabrikoj, 2 aŭtotransportaj entreprenoj, esenc-produkta uzino ka.).

Transporto[redakti | redakti fonton]

La fervojaj linioj en la distrikto mankas; la ĉefa transportilo estas aŭtobusoj. Tra la distrikto pasas grava aŭtovojo Simferopolo-Teodozio, kiu ligas la centron de Krimeo kun ĝia orienta parto.

Administracia divido[redakti | redakti fonton]

En la Belogorska distrikto estas 1 urbo (Belogorsko) kaj 18 komunumoj, kiuj unuigas 1 urbotipan loĝlokon (Zujo) kaj 79 vilaĝ(et)ojn.

Jen la listo de la komunumoj kaj loĝlokoj de la Belogorska distrikto; parenteze estas menciitaj la krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo. La vilaĝo Novikovo (Sari-Su), kiu najbaris la urbon Belogorsko okcidente, en la jaro 1995 estis inkluzivigita al la urbo. La nomoj de la vilaĝoj estas neesperantigitaj krom tiuj vilaĝoj, kiuj estas centroj de la koncerna komunumoj.

  • Aromatna komunumo
    • Aromatno (Aromatnoje, krime-tatare Şaban Oba)
    • Krasnogorskoje (Çuqurça)
    • Kurortnoje (Hantoquz)
  • Bogata komunumo
    • Bogato (Bogatoje, krime-tatare Bağça Eli)
    • Ĉeremisovka (Köpürliköy)
    • Gorlinka (Biy Eli)
    • Krasnaja Sloboda (Sollar)
    • Meleĥovo (Tekiye)
    • Povorotnoje (Aylanma)
    • Russkoje (Urus Qoca)
  • Cvetoĉna komunumo
    • Cvetoĉno (Cvetoĉnoje, krime-tatare Yañı Burulça)
    • Dolinovka (Eski Burulça)
  • Ĉernopola komunumo
    • Ĉernopolo (Ĉernopolje, krime-tatare Qaraçöl)
    • Dozornoje (İşün)
    • Kizilovka (Cemrik)
    • Uljanovka (Sultan Saray)
  • Kriniĉna komunumo
    • Kriniĉno (Kriniĉnoje)
    • Aleksejevka (Sartana)
    • Golovanovka (Başı)
    • Jabloĉnoje
    • Karasjovka (Qarasuv Başı)
    • Kirpiĉnoje (Bürçek)
    • Krasnosjolovka (Yañı Sala)
  • Krimskoroza komunumo
    • Krimskorozo (Krimskaja Roza)
    • Viŝnjovoje
  • Kurska komunumo
    • Kursko (Kurskoje, krime-tatare Qışlav)
    • Topolevka (Toplu)
  • Melniĉna komunumo
    • Melniĉno (Melniĉnoje, krime-tatare Terekli Şeyh Eli)
    • Udarnoje (Boçala)
  • Miĉurinska komunumo
    • Miĉurinsko (Miĉurinskoje, krime-tatare Qaburçaq)
    • Leĉebnoje (Qatırşa Saray)
  • Muromska komunumo
    • Muromsko (Muromskoje, krime-tatare Küçük Burunduq)
    • Divnoje (Mırzaköy)
    • Ĥlebnoje (Qalpaq)
    • Krivcovo (Töben Saray)
    • Sennoje (Tana Geldi)
  • Novoĵilovka komunumo
    • Novoĵilovko (Novoĵilovka, krime-tatare Beş Aran Otar)
    • Annovka
    • Novoaleksandrovka
    • Turgenevo (Komzet)
  • Rusakovka komunumo
    • Rusakovko (Rusakovka, krime-tatare Rus Kökey)
    • Lugovoje (Qañğıl)
  • Vasiljevka komunumo
    • Vasiljevko (Vasiljevka)
    • Malinovka (Azamat)
    • Nekrasovo (Melek)
    • Pavlovka (Toğay)
    • Prolom
    • Severnoje (Ceppar)
    • Zareĉje (Manay)
  • Viŝena komunumo
    • Viŝeno (Viŝennoje, krime-tatare Muşaş)
    • Belaja skala (Aqqaya)
    • Mironovka (Qarabay)
  • Zelenogorska komunumo
    • Zelenogorsko (Zelenogorskoje, krime-tatare Efendiköy)
    • Aleksandrovka
    • Balki (Arğın)
    • Jakovlevka (Qadı Eli)
    • Meĵgorje (Baqsan)
    • Novogrigorjevka
    • Novokljonovo (Üç Köz)
    • Ovraĵki (Qaynaut)
    • Paseĉnoje (Qoñrat)
    • Pĉelinoje (Qurtluq)
  • Zemljaniĉna komunumo
    • Zemljaniĉno (Zemljaniĉnoje, krime-tatare Ortalan)
    • Jelenovka
    • Opitnoje (Qamışlıq)
    • Radostnoje (Bez Baylan)
    • Rodniki (Çoqraq)
    • Sinekamenka (Köktaş)
    • Uĉebnoje
  • Zibina komunumo
    • Zibino (Zibini, krime-tatare Arğınçıq)
    • Melniki (Şavqal)
  • Zuja komunumo
    • Zujo
    • Balanovo (Qaruli)
    • Barabanovo (Baraban)
    • Litvinenkovo (Keñ Toğay)
    • Niĵnije Oreŝniki (Aşağı Fındıqlı)
    • Petrovo
    • Ukrainskoje (Töben Eli)
    • Verĥnije Oreŝniki (Yuqarı Fındıqlı)
    • Vladimirovka


La loĝlokoj de la Belogorska distrikto

Urboj Belogorsko
Urbotipaj loĝlokoj Zujo
Vilaĝoj: AleksandrovkaAleksejevkaAnnovkaAromatnojeBalanovoBalkiBarabanovoBelaja SkalaBogatojeCvetoĉnojeĈeremisovkaĈernopoljeGorlinkaGolovanovkaDivnojeDolinovkaDozornojeĤlebnojeJabloĉnojeJakovlevkaJelenovkaKarasjovkaKizilovkaKirpiĉnojeKrasnaja SlobodaKrasnogorskojeKrasnosjolovkaKrivcovoKrimskaja RozaKriniĉnojeKurortnojeKurskojeLitvinenkovoLeĉebnojeLugovojeMalinovkaMeĵgorjeMeleĥovoMelniĉnojeMelnikiMiĉurinskojeMironovkaMuromskojeNekrasovoNiĵnije OreŝnikiNovoaleksandrovkaNovogrigorjevkaNovoĵilovkaNovokljonovoOpitnojePavlovkaPĉelinojePetrovoPovorotnojeProlomRadostnojeRodnikiRusakovkaRusskojeSennojeSevernojeSinekamenkaTopoljovkaTurgenevoUĉebnojeUdarnojeUkrainskojeUljanovkaVasiljevkaVerĥnije OreŝnikiViŝennojeViŝnjovojeVladimirovkaZareĉjeZelenogorskojeZemljaniĉnojeZibini
Loĝloketoj OvraĵkiPaseĉnoje