Belulino kaj la Besto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belulino kaj la Besto estas tradicia folklora rakonto (tipo 425C -- serĉado de perdita edzo -- laŭ la klasifiko de AARNE-THOMPSON). La unua eldonita versio de ĉi tiu ferakonto, fare de Gabrielle-Suzanne Barbot De Villeneuve, publikiĝis en 1740. Kurtan version de ĝi, kun malpli da meandroj aŭ digresioj, faris en 1756 Jeanne-Marie Leprince De Beaumont.

Similaj rakontoj estas la helena mito de Psiĥo kaj Eroso (kiu troviĝis en La Ora Azeno de Apuleo, 2a jarcento KE), kaj Le Mouton (La virŝafo) fare de Madame D'Aulnoy.

Filmoj

Plej konata estas la franca versio La Belle et la Bête, en 1946, kun Jean Cocteau kiel reĝisoro, kaj la aktoroj Jean Marais kiel la Besto kaj Josette DAY kiel Belulino.

En 1991 Disnejo produktis la desegnofilmon Beauty and the Beast. En ĝi Belulino ricevas nomon (Belle), tamen ne ankaŭ la Besto.

Ŝablono:Stumpo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.surlalunefairytales.com/beautybeast/index.html greke http://www.beautyandthebeastcostumes.com greke http://www.lib.rochester.edu/camelot/cinder/BB1.htm