Saltu al enhavo

Belvedero de Miskolc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvedero de Miskolc
telekomunika turo
observturo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Bálint Szeghalmy • Miklós Hofer vd
Estiĝo 1934
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Miskolc
Situo
Geografia situo 48° 5′ 53″ N, 20° 46′ 11″ O (mapo)48.09805555555620.769722222222Koordinatoj: 48° 5′ 53″ N, 20° 46′ 11″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Miskolc

Belvedero de Miskolc (Miskolc)
Belvedero de Miskolc (Miskolc)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Miskolc

Belvedero de Miskolc (Centra Miskolc)
Belvedero de Miskolc (Centra Miskolc)
DEC
Map
Belvedero de Miskolc
vdr

Belvedero de Miskolc, (ofte Belvedero de Avas) estas elvidturo, simbolo de Miskolc, ankaŭ televida turo sur Avas.

Elrigaro al la urbo

La monto (prefere monteto) Avas kiel parto de montaro Bükk situas en mezo de la urbo en alteco 114 m super la ĝenerala urba alteco (234 super la marnivelo). Evidente la loko estis konvena por la fajrobrigado rigardi la eblajn fajrojn en la urbo. El la konstruota gvatturo iĝis nenio ekde 1901. En 1906 okazis la solena reentombigo de Francisko Rákóczi la 2-a en Kassa, la ceremonia trajno tuŝis ankaŭ Miskolc. Tial tre rapide oni konstruis lignan turon, kies supro metis kanonon. Ĝuste kiam venis la trajno, la kanono pafis por sciigi la loĝantojn pri la okazintaĵo. Post kelkaj monatoj la turo estis malkonstruita. Post jaroj la ĉirkaŭaĵo estis plibeligita kaj mem Alfréd Hajós planis belvederon por turistoj kaj fajrobrigado. Pro la mondomilito nur en 1934 konstruiĝis alia ligna elrigardejo fare de Bálint Szeghalmy. Ĝi parte bruldetruiĝis en 1943, dum la hungara revolucio de 1956 jam plene detruiĝis, nur la betona ŝtuparo retis.

Inter 1963-1966 estis konstruita la televida turo, ekde tiam ĝi kontentigas volon de turistoj, samtempe estas dissendilo. Ĝi estas 72 m alta betona konstruaĵo. Plena renoviga laboro okazis en 2023.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La turo estas 72 m alta. 2 apartaj rektaj ŝtuparoj kuras en altecon 10 m al granda teraso, sed la videbla panoramo estas nur 180 grada. 5 metrojn pli supre estas kafejeto kun kapacito 200 personoj, sed ĝi ne funkcias ekde la 1990-aj jaroj. Pli supre nur la antenoj altiĝas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]