Benő Békefi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benő Békefi
Benő Békefi
Benő Békefi
Persona informo
Naskonomo Grunner Benő
Naskiĝo 5-an de majo 1909 (1909-05-05)
en Budapeŝto
Morto 25-an de marto 1964 (1964-03-25) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Benő Békefi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Békefi Benő estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Grunner.

Benő Grunner[1] naskiĝis la 5-an de majo 1909 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Benő Békefi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion inter 1928-1935 en Budapeŝto kaj Debrecen. Post siaj studoj li ne aliĝis al la kalvinana eklezio, sed li estis privata pastro en Dévaványa (1935—1941). Depost la 2-a mondmilito li estis jam eklezia kalvinana pastro de Nyíregyháza, inter 1952 kaj 1959 eklezia dekano. En la fruaj 1950-aj jaroj li havis tre bonajn kontaktojn kun la komunistoj. Li aliĝis ankaŭ al ekumena organizaĵo (sub influo de komunistoj), eĉ li estris ĝin ĝis 1957. Li ekinstruis en la Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen en 1953, ekde 1958 en la Kalvinana Teologia Akademio de Budapeŝto. En Budapeŝto li estis ankaŭ akademia dekano. En tiu periodo en la eklezio li estis ĉefnotario, ekde 1962 episkopo, samtempe pastro de Veszprém (urbo). Li edziĝis en 1939.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jézus és Buddha (1933)
  • Az evangélium szolgálata : kézikönyv gyülekezeti munkásoknak (1937)
  • A misszió módszere (1944)
  • Hit útján a magyar jövendő felé. Az 1946. évi Országos Református Nagygyűlés emlékkönyve (1947)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • en 2010 oni establis fondaĵon kun premio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]