Benő Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benő Winkler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1835 (1835-10-25)
Morto 10-an de novembro 1915 (1915-11-10) (80-jaraĝa)
Okupo
Okupo paleontologo
vdr

Benő Winkler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Winkler Benő estis hungara geologo, paleontologo, mineralogo, akademia instruisto.

Benő Winkler [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1835 en Hungara reĝlando en Magyarraszlovica (nuntempa vilaĝparto de Raslavice en Slovakio), li mortis la 10-an de novembro 1915 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Benő Winkler studis en Akademio de Selmec inter 1854 kaj 1857. Ekde 1863 li laboris en geologia instituto en Vieno, kie li okupiĝis ĉefe pri geologia mapo de Hungario. En 1869 oni instalis similan hungaran instituton, kie Winkler iĝis subgeologo. En 1871 li plulernis en Berlino, poste li instruis 27 jarojn en la menciita akademio. Tiutempe li aldonis 1300 mineralojn al la akademia kolektaĵo, kiu tiutempe estis jam mondfama. Li havis la titolon mineja konsilisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Székesfehérvári-velencei hegység földtani alkotása (1871)
  • A Verespataki aranybányászat viszonyai (1879)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • "Limnocardium Winkleri"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.