Ben Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ben Becker
Persona informo
Ben Becker
Naskiĝo 19-an de decembro 1964 (1964-12-19) (59-jaraĝa)
en Libera hansa urbo Bremeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Rolf Becker vd
Patrino Monika Hansen vd
Gefratoj Meret Becker vd
Infanoj 1
Parencoj Otto Sander vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1983– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ben Becker (n. la 19-an de decembro 1964 en Bremeno) estas germana aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La aktoro naskiĝis en familion de profesiaj aktoroj. Avino, patro, patrino, fratino kaj la dua edzo de la patrino estis rspektive estas publike konataj samfakuloj. Jam en infana aĝo li partoprenis en radiaj - do nur parolataj - kaj kinejaj versioj de filmoj. Poste li estis sceneja laboristo en teatro de Berlino kaj inter la jaroj 1985 kaj 1987 prenis lecionojn pri aktorado. La unuaj teatraj roloj estis en la teatro Ernst Deutsch en Hamburgo, sekvis laboroj en la ŝtata teatro Stutgarto kaj la teatro Schauspielhaus en Duseldorfo, sekve Deutsches Schauspielhaus denove en Hamburgo.

La unua granda kineja rolo estis dum 1991 en la germana filmo "Das serbische Mädchen" (la serba knabino). Vaste konata li iĝis dum 1995 en la filmo "Schlafes Bruder" (frato de la dormo), kie li ludis junan viron samsekseme enamiĝintan. En la filma biografio pri la legenda germanlingva kantista sesopo "Comedian Harmonists" (furora dum la 1920-aj jaroj) dum 1997 li ludis la rolon de la kantisto Robert Biberti.

Dum daŭriĝis aktorado en filmoj, Ben Becker samtempe denove pli laboris aktorante en teatroj. Dum 1995 debutis lia propra teatraĵo "Sid & Nancy", en kiu ĉefrolis lia fratino Meret. Aparte elstaran rolon li havis en la surscenigo de la romano "Berlin Alexanderplatz" de Alfred Döblin dum la jaro 1999 en la teatro Maksim Gorki en Berlino. Dum 2006 la aktoro impresis en kineja versio de la origine teatra monologo "Ein ganz gewöhnlicher Jude" (tute kutima judo).

Samkiel lia fratino Meret, ankaŭ Ben Becker aldone aktivas kiel muzikisto, aparte kiel kantisto de plej diversstilaj muzikaĵoj. En la urboparto Tiergarten de Berlino li posedas trinkejon. Kun sia partnerino li havas filinon.

Ekde la jaro 1991 li ricevis plurajn prestiĝajn honorigojn kaj premiojn por sia arta profesiado.

Ekde januaro 2008 li videblas en la pri- kaj porjunula kineja filmo "Die rote Zora" (la ruĝa Zora), kiu baziĝas sur la nacie tre konata porjunula libro "La ruĝa Zora kaj ŝia bando" de Kurt Held.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]