Ben Whishaw
Benjamin John WHISHAW (naskita la 14-an de oktobro 1980 en Hitchin, Hertfordshire) estas brita teatra kaj filmaktoro. Aldone al sia teatra laboro, li aperis en pli ol 20 filmaj kaj televidaj produktaĵdoj ekde la fino de la 1990-aj jaroj, pro kiuj li ricevis premiojn inkluzive de Ora Globo kaj Emmy. Li atingis internacian famon pro sia ĉefrolo kiel Jean-Baptiste Grenouille en la samnoma filmadapto de Das Parfum, die Geschichte eines Mörders (Parfumo: La Rakonto de Murdisto). En filmo kaj teatro, li ĉefe rolis kiel vundeblaj, ofte androginaj roluloj.
Li estas konata pro siaj roloj en My Brother Tom (2001), Barley (2005) kaj Criminal Justice (2008). Li ankaŭ ludis la rolon de Q en la James Bond-filmoj Skyfall (2012), Spectre (2015), kaj No Time to Die (2021). Li ankaŭ aperis en la televida serio Fargo.
Li studis ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto kaj diplomiĝis en 2003.[1] Li unue akiris rekonon dum sia kunlaboro kun la teatra kompanio Big Spirit.
Li ankaŭ estis nomumita por Laurence Olivier-premio por plej bona aktoro en teatraĵo pro sia aktorado en la produktado de Hamlet de Trevor Nunn ĉe la Old Vic.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- The French (1999)
- The Escort (1999)
- Baby (2001)
- My Brother Tom (2001)
- Spirtual Rampage (2001)
- Ready When You are Mr. McGill (2003)
- The Booze Cruise (2003)
- 77 Beds (2004)
- Enduring Love (2004)
- Layer Cake (2004)
- Stoned (2005)
- Murder (2006)
- Perfume: The Story of a Murderer (2006)
- I’m Not There (2007)
- The Tempest (2010)
- Cloud Atlas (2012)
- Paddington (2014)
- In the Heart of the Sea (2015)
- The Danish Girl (2015)
- The Lobster (2015)
- Suffragette – Kampen for frihet (2015)
- Paddington 2 (2017)
- Mary Poppins vender tilbake (2018)
- Limonov: The Ballad (2024)
- Black Doves (2024)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ RADA: The Royal Academy of Dramatic Art – Student. rada.ac.uk. Arkivita el . la originalo] je 3 March 2014. Alirita 15 February 2014 .

