Benabarre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benabarre
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 168  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 29′ O (mapo)42.1166670.48333299999999Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 29′ O (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 157,143665 km² (1 571 4.3 665 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benabarre (Provinco Ŭesko)
Benabarre (Provinco Ŭesko)
DEC
Benabarre
Benabarre
Situo de Benabarre
Benabarre (Hispanio)
Benabarre (Hispanio)
DEC
Benabarre
Benabarre
Situo de Benabarre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benabarre [+]
vdr

Benabarre [benaBAre] (Benavarri​ en ribagorza kataluna) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Ĝi estas la histori-kultura ĉefurbo de la komarko kaj la antikva ĉefurbo de la Graflando Ribagorza. Formas parton de la orienta zono de aragonaj municipoj en kiu oni parolas ribagorzan katalunan. En kelkaj antikvaj tekstoj aperas literumita Benabarri.[1][2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Castilló del Plá.
Preĝejo de Aler.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, sur malgranda sinklinalo inter la riveroj Ésera kaj Cajigar. La plej granda parto de la teritorio tamen apartenas al la baseno de Noguera Ribagorzana. Norde estas la montaro de la kastelo de Laguarres kaj sude la montaro Montsec. Ĝi limas norde kun Capella kaj Lascuarre, oriente kun Tolva kaj Estopiñán del Castillo kaj okcidente kun Graus ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Aler. Aligita al Benabarre antaŭ 1930. Sur 669 m de altitudo en la baseno de la rivero Ésera.[3] Nordokcidente estas la ermitejo de Nuestra Señora de las Ventosas.[4]
  • Antenza. Sur la maldekstra bordo de la rivero Cajigar. Apartenas al Benabarre ekde 1974. La kastelo estis deveno de la Baroneco de Entenza.[5]
  • Benabarre (municipa ĉefurbo).[6] Je 1 km norde estas la antikva dominikana monaĥejo de Nuestra Señora de Linares.[7]
  • Caladrones. Sur monteto en la maldekstra bordo de la rivero Guart. De la iama kastelo de Caladrones restas nur turo. En 1974, la municipo de Caladrones kun ĝiaj lokoj: Caladrones, Ciscar kaj Antenza, aliĝis al Benabarre.[8]
  • Castilló del Pla. Ĉe la montaro Corrodilla, je 762 m de altitudo. Iam ĝi formis parton de la municipo de Pilzán.[9]
  • Ciscar. Je 591 m de altitudo sur la dekstra bordo de la rivero Cajigar.[10]
  • Estaña. Je 716 m de altitudo en la montaro kiu apartigas la riveron Guart disde la akvoj de Sosa (rivero Cinca).[11]
  • Pilzán. Je 905 m de altitudo sur marnivelo. Ĝis 1972 ĝi estis municipo sendependa. Estis jenaj loĝlokoj: Estaña, Castilló del Pla, Andolfa kaj senhomejoj Penavera kaj Cabestany.[12][13]
  • Purroy de la Solana. Ĉe la rojo Molí. Sendependa ĝis 1974.[14] Estas tie la ermitejo de Nuestra Señora del Pla.[15]

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Benabarre mem kiel sidejo de la municipo (792 msm)[16] estas je 90 km oriente de Huesca kaj je 65 km de Lérida. Banabarre estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1606 kun la valo de la rivero Isábena norde, laŭ la ŝoseo N-123 kun Olvena okcidente, kaj laŭ la N-230 kun la provinco Ilerdo oriente kaj kun Estopiñán del Castillo sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastela preĝejo de Benabarre.

Eble ĝi estas la "Bargidum" aŭ "Bargusia" de romianoj kaj certe estis loĝata de araboj kiuj uzis la nomon de iama senjoro Aben Avarre.[17]​ Ĝi estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la jaro 1062 (sed ne estas dokumento pri la preciza dato). Certe konkeris ĝin por la Regno Aragono ĝia reĝo Ramiro la 1-a de Aragono ene de la sama militkampanjo en kiu li konkeris ankaŭ Luzás, Viacamp, Litera, Tolva, Laguarres, Lascuarre kaj aliaj lokoj.[18]

Ĝi estis la ĉefurbo de la Graflando Ribagorza ĝis la Milito de Hispana Sendependigo la francaj trupoj de Napoleono decidis porti la ĉefurbecon al Graus, reprezalie kontraŭ la lokanoj de Benabarre. Poste, Benabarre jam ne plu estis la administracia ĉefurbo, sed plue estis la kultura centro de Ribagorza. Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Unua Karlisma Milito (1833-1840) Benabarre ege suferis.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Benabarre kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 175 loĝantoj (2022).[19]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Preĝejo de Ciscar.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La kastelo de la grafoj de Ribagorza, de la 10-a kaj 11-a jarcentoj.[20]
  • Preĝejo de la 19-a jarcento.[20]
  • Mezepoka urba kerno.
  • Ermitejo de Sankta Medardo.[20]
  • Farunmuelejo.
  • Neĝujo.
  • Olemuelejo de 1932.
  • Lavejo de la 13-a jarcento.

Menciendas ankaŭ la ermitejoj de Sankta Maria de Caladrones kaj de Sankta Savinto de Antenza, kaj la preĝejoj de Sankta Romano de Estaña, Sankta Stefano de Estaña, Santiago de Antenza, Sankta Ana de Caladrones, Sankta Maria de Aler, Sankta Kristoforo de Ciscar kaj Sankta Mikaelo de Ciscar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio María Alcover, «Geografía y estadística de la lengua catalana», ABC, 15-a de majo 1919.
  2. Agustín Ubieto Arteta, Toponimia aragonesa medieval, Valencia, Anubar, 1972. pp. 55 kaj 56.
  3. Aler
  4. les Ventoses
  5. Entença
  6. Benavarri
  7. Llinars
  8. Calladrons
  9. Castilló del Pla
  10. Siscar
  11. Estanya
  12. Pilzà
  13. Cabestany
  14. Purroi
  15. el Pla
  16. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  17. Temprado Ordíaz, Santiago (1993). Pueblos de Aragón: Paterna. Ed. Alcañiz. p. 230.
  18. Ubieto Arteta, Antonio (1981). Historia de Aragón, la formación territorial. Anubar. pp. 51-52. ISBN 9788470131813.
  19. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  20. 20,0 20,1 20,2 ribagorza.com. «Benabarre / Benavarri». Arkivita el originalo la 16an de julio 2014. Konsultita la 12an de aŭgusto 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benabarre en la hispana Vikipedio.