Benavente y Los Valles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benavente y Los Valles en la nordo de la provinco Zamoro.
La tradicia komarka ĉefurbo estas Benavente.

Benavente y Los Valles (Benavente kaj La Valoj) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono (norde).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas totalan loĝantaron de 33 781 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Benavente. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.

Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

   

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj, historiaj vidindaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]