Benedek Csalog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedek Csalog
Benedek Csalog
Benedek Csalog
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de junio 1965(nun 1965-06-26)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Zsolt Csalog
Patrino Éva Pócs
Frat(in)o Gábor Csalog
Okupo
Okupo muzikisto • flutisto
vdr

Benedek Csalog [ĉalog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csalog Benedek estas hungara flutisto, kiu specialiĝis pri baroka kaj frua klasikismo. Lia instrumento estas la transversa fluto. Lia patro estis Zsolt Csalog, patrino Éva Pócs, frato Gábor Csalog.

Benedek Csalog[1] naskiĝis la 26-an de junio 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Benedek Csalog komence lernis pianadon, bekflutadon, fine ekde la aĝo 16 barokan flutadon. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, lia ĉefinstruisto estis Tihamér Elek. Csalog akiris plian diplomon en en:Royal Conservatory of The Hague en 1991. Lia instruisto estis en:Barthold Kuijken. De 1992 ĝis 2007 li instruis en altlernejo pri muziko kaj teatro en Lepsiko, baldaŭ en muzikakademio de Bydgoszcz. Li ankaŭ instruis en majstraj klasoj en Brazilo, Eŭropo kaj Japanio. Li atingis la unuajn lokojn trifoje en konkursoj inter 1995-1999. Post la diplomoj li estis solisto en plej multaj eŭropaj landoj, Usono, Brazilo, Japanio kaj Mezoriento kaj li estis konstanta partoprenanto en festivaloj pri antikva muziko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]