Benedek Nagy (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedek Nagy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1937 (1937-05-29) (86-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Frat(in)oj Borbála NagyAndrás Nagy (György)
Infano Benedek Nagy
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

NAGY Benedek [nadj] (n. 29-an de majo 1937, Kluĵo) rumanuja hungara instruisto pri historio, loka historiisto, politikisto, memuaristo, ĵurnalisto. Li estas la filo de kuracisto, memuaristo András Nagy kaj la patro de ekonomikisto Benedek Nagy. Li loĝas en Miercurea Ciuc. Lia pseŭdonimo estas Tivai Miklós.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Benedek Nagy apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis mezlernejon en Miercurea Ciuc, poste li akiris diplomon pri historio en 1971 en UBB de Kluĵo. Li estis politika malliberulo inter 1956 - 1961. De 1962 li estis laboristo, teknikstudento, teknikisto, oficisto, ĵurnalraportisto. De 1974 ĝis 1990 li estis instruisto en Miercurea Ciuc. Li estis deputito de RMDSZ en parlamento de Rumanujo (1990-1995).

En 1994 li ricevis premion pro apogo de Hungara revolucio de 1956.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ötvenéves a csíkszerdai jégkorong, 1979.
  • Egy sors volt ez is, 2004.
  • Küzdelem hajnalig, 2003;

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon
  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.