Benedetto Accolti la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedetto Accolti, la maljuna
(1415-1464)
Milito de la kristanoj kontraŭ la barbaroj, 1623
Milito de la kristanoj kontraŭ la barbaroj, 1623
Persona informo
Naskiĝo 1415
en Arezzo,  Italio
Morto 26-a de septembro 1464
en Florenco,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Florenco
Platona Akademio de Florenco
Universitato de Bolonjo
Familio
Gefratoj Francesco Accolti vd
Infanoj Bernardo Accolti • Pietro Accolti vd
Profesio
Okupo renesanca humanisto • historiistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benedikto Akolto, la maljuna (1415-1464) estis Itala humanisto, kanceliero (1459-1466)[1], juristo, historiisto, sukcedanto de Poĝo Braĉolino (1380-1459[2] kiel kanceliero de la Florenca Respubliko kaj verkisto da nemultvaloraj poezioj en la vulgara kaj en la latina lingvoj. Li famiĝis pro sia historio pri la unua krucmilito en kvar volumoj, kiu estis dediĉata al Piero de Kozimo (1416-1469), kaj publikigita en Venecio, en 1532.

Tiu verko servis kiel historia bazo por la libro de Torquato Tasso (1544-1595, Jerusalemo liberigita. Poĝo prezentas lin kiel defendanton je la supereco de juro super medicino[3]. Li estis patro de la estonta kardinalo Pietro Accolti (1455-1532) kaj la poeto Bernardo Accolti (1465-1536), frato de Francesco Accolti (1416-1488), kaj avo de Benedetto Accolti, la juna (1497-1549).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Benedikto Akolto estis filo de juristo kaj profesoro en Florenco, Michele degli Accolti da Pontenano[4] kaj Lucrecia Alamanni, kaj studis juron en la en la Universitato de Bolonjo, kie li enmatrikuliĝis en la 20-a de julio 1437 kaj diplomiĝis en la 30-a de junio 1440 kaj poste en la Universitato de Florenco... Okaze de lia enmatrikuliĝo en la Universitato de Florenco, Poĝo Braĉolino, tiam loĝanta en Florenco, rekomendis al li pere de la papa kurio, iun postenon kiel profesoro en la Universitato de Sieno kun salajro je 300 florenoj. Akolto evidente sentis ke liaj meritoj estus nesufiĉe aprezataj en Florenco, eble pro tio ke lia estis nur 25-jara, tamen li decidis ne lasi sian urbon. Lia patro Michele mortis en la 15-a de februaro 1441. En Voltero li instruis civilan kaj kanonikan juron, en 1435, kaj ekde la fino de tiu jaro, en la Florenca Studio, kie li restis por la tuta vivo. En Florenco, li edziĝis al Laura di Carlo Federighi, kiu donis al li ok infanojn. Oni diris ke lia memoro estas mirinda. Oni rakontas ke iam, aŭdinte paroladon de la reĝa ambasadoro el Hungario al la Florenca registaro, li laŭvorte ekripetis ĝin.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la verko Jerusalem liberigita, far Torquato Tasso, influita de Benedikto Akolto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]