Benedictus Aretius
| Benedictus Aretius (1505 - 1574) Protestanta reformisto | ||
|---|---|---|
Pri la Nova Testamento de nia Sinjoro Jesuo Kristo, komentaĵo de la plej klera Benedikto de Aretio el Berno, 1618. | ||
| Persona informo | ||
| Benedictus Aretius | ||
| Naskiĝo | 1505 en Bätterkinden, Kantono Berno, Svisio | |
| Morto | 22-an de marto 1574 en Berno, Svisio | |
| Religio | katolika eklezio • reformita vd | |
| Lingvoj | latina vd | |
| Ŝtataneco | Svislando | |
| Alma mater | ||
| Profesio | ||
| Okupo | teologo • instruisto • protestanta reformisto • universitata instruisto • botanikisto • geografo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Benedikto Aretjos aŭ Benedict Marti estis svisa filozofo, protestanta teologo, botanikisto, pedagogo, geografo, naturalisto, botanikisto, latinisto, hebreisto, helenisto kaj reformaciisto de la 16-a jarcento.[1]
Benedikto estis filo de sacerdoto el Bätterkinden. Li edziĝis kun Verena Rigodi en 1551. Post siaj skolastikaj kaj teologiaj studoj en Berno, li pasigis tempon en Strasburgo kaj Marburgo, kie li fariĝis profesoro pri Logiko kaj Dialektiko en 1548.[2] Post sia reveno al Berno (1549), li estris la latinan lernejon, fariĝante profesoro pri la greka kaj la latina en 1553 kaj profesoro pri Teologio en 1563.


La humanisto kaj bone edukita Benedikto Aretius (komentario pri Pindaro), kune kun Johannes Haller (1523-1575) kaj Wolfgang Musculus, decide formis la bernan eklezion de sia tempo. Kiel teologo, Aretius, kiu forte argumentis el biblia perspektivo kaj estis influita de la interliga teologio de Zwingli kaj Heinrich Bullinger (1504-1575), kaj kiu helenigis sian originan nomon, distingiĝis, interalie, kiel aŭtoro de bibliaj komentarioj kaj la verko "Theologiae Problemata".
Eminenta botanikisto kun internacia renomo (rilate al la plantgenro Aretia), aŭtoro de priskribo de la alpa flaŭro de Stockhorn kaj Niesen, plantis tabakon en sia ĝardeno baldaŭ post ĝia apero en Eŭropo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Genealogiae deorum 1487
- Stocc-Hornii et Nessi descriptio (Beschreibung der Berge Stockhorn und Niesen am Thunersee, Strasburgo 1561
- Partitiones methodicae Grammaticae Ebreae, 1561
- Valentini Gentilis justo capiti supplicio Bernae affecti brevis historia et contra ejusdem blasphemias orthodoxa defensio articuli de s. trinitate Gento 1567
- Examen theologicum. Lausanne 1572
- De Medicamentorum Simplicium Gradibus Et Compositionibus, 1572
- Theologiae problemata, h. e. loci communes christianae religionis, brevi methodo explicati. Bern 1573; 1591
- Examen theologicum, 1578
- Problemata theologica, 1578
- Commentarii in secundam epistolam d. Pauli ad Corinthios, 1579
- Commentarii in sacram actuum apostolicorum historiam, 1579
- Commentarii in Epistolas canonicas, 1579
- Commentarii in Epistolam D. Pauli ad Romanos, 1579
- Novum Testamentum commentariis B. A. explanatum. 1580
- Commentarii in quatuor Evangelistas, 1580* Commentarii absolutissimi in Pindari, Olympia, Pythia, Nemea, Isthonia, 1587
- Lectiones septem de coena Domini, 1581
- Commentarii in Apocalypsin D. Joannis apostoli, 1581
- Loci communes Christianae religionis, 1617
- Theologiae problemata, 1617
- Kommentar über den Pentateuch und Psalter. 1618

