Benedikto la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Benedikto la 2-a, latine Benedictus II, naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis 685. Li estis papo ekde 685 ĝis sia morto. Preskaŭ nenion oni scias pri Benedikto antaŭ papeco, krom ke li estis pastro kaj fama per siaj konoj pri la Biblio. En jaro 683 li estis elektita papo, sed nur en 684 li iĝis episkopo kaj devis atendi aprobon de bizanca imperiestro Konstantino la 4-a por iĝi papo.