Benedikto la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedikto la 3-a
104-a papo de la katolika eklezio
Dosiero:Ben3pope.jpg
Pontifiko de 29-a de septembro 855
ĝis 17-a de aprilo 858
Antaŭulo Leono la 4-a
Sekvanto Nikolao la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ???
en ???
Morto 17-a de aprilo 858
en Romo, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benedikto la 3-a estis la 104-a papo de la 29-a de septembro 855 ĝis la 7-a de aprilo 858.

Dum kaj post lia elekto okazis ribeletoj, ĉar la imperiestra partio subtenis la kontraŭpapon Astanazion la 3-an. Tiu enkarcerigis Benedikton, kiu tamen post iom da tempo liberiĝis kaj estis konsekrita.

Benedikto estas en la eklezia historio la oficiala posteulo de Leono la 4-a, sed en la tempon de lia oficado oni datumas ankaŭ la laŭdiran papinon Johanan. Ekzistas tri diversaj klarigoj:

  • Johana ne ekzistis; ne ekzistas pruviloj pri ŝia ekzisto;
  • Johana estis la posteulo de Leono, kaj Benedikto oficis nur poste dum mallonga tempo;
  • Benedikto estas inventaĵo de la katolika eklezio; tiun hipotezon subtenas la fakto, ke ankaŭ pri lia oficado nur malmulto estas sciata.

Tiu lasta versio batas kontraŭ historiajn datenojn: ekzistas pluraj moneroj portantaj la portreton de Benedikto la 3-a kune kun Lotario la 1-a, kiu mortis la 29an de sptembro 855. La sepan de samjara oktobro tiu papo allasis karteton sdresitan al la abatejo de Corvey. Konserviĝas ankaŭ korespondaĵo kun la samjara ĉefepiskopo de Reims; ekzistas ankaŭ, de tiu papo, letero adresita al Karlo la Kalva. Ankaŭ la patriarĥo Focio, polemikanta kontraŭ la tiamaj papoj, citas Benedikton la 3-an kiel posteulom de Leono, kaj ne Johanon aŭ Johaninon. (Michael Hesemann,Die Dunkelmämer, 2007).

Benedikto kreskigis la influon de la papa ofico. Li subtenis la sanktecon de edzeco. Dum lia oficado kreskis la diferencoj inter la katolika kaj la ortodoksa eklezioj.

Antaŭe:papoPoste:
Leono la 4-a855–858Nikolao la 1-a