Benedikto la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
Benedikto la 7-a
Dosiero:BenedettoVII.jpg
Benedikto la 7-a.
sekso = vira
titolo = 135° papo de la Katolika Eklezio
elekto = Septembro 974
fino de la papado = Kun la morto (10 de julio 983)
antaŭulo = Benedikto la 6-a
posteulo = Johano 14-a
naskiĝoloko = Romo
naskiĝodato = ?
mortoloko = 10 de julio 983
entombigo = Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo (de Romo)

-

Biografio

Filo de Deodato, comes tusculanus (de la grafoj de Tuskulo), apartenis ĝuste al nobela familio de Grafoj de Tuskulo: ĉar Deodato kaj Davido estis fratoj de Alberiko la 2-a (Spoleto), li estis kuzo de papo Johano la 12-a kaj, eble, praavo de la papoj Hadriano la 3-a kaj Serĝo la 3-a (opiniataj ĉe iuj historiistoj fratoj de Teofilatto la 1-a, lia patrinflanka praavo). Teofilatto la 1-a, Serĝo la 3-a, Agapito-Hadrieno la 3-a estis, eble, filoj de Benedikto ido de iu Alberiko comes tusculanus, frato de Hadriano la 1-a. Kuzo Johano estis, siavice, nerekta kuzo de Johano la 13-a; male papo Johano la 11-a, (rekta kuzo de Johano la 13-a kaj nerekta de Johano la 12-a, eble siavice filo de Alberiko la 1-a aŭ de Serĝo la 3-a, estis lia onklo: Benedikto la 7-a, tial, estis, lumaniere, parenco de diversaj papoj, kaj lia familio aliajn pluajn da tiaj donos estonte.

Ĉar grafo Sikono reprezentato de Oto la 2-a de la Sankta Romia Imperio ne agnoskis Frankonon de Feruĉoj kiel posteulon de la mortigita papo Benedikto la 6-a, kaj ĉar Frankono forfuĝis al la Malalta Italio antaŭe kaj al Konstantinopolo poste, oni procedis al nova elekto, kiu eliris al solvo akceptita de ĉiuj: Benedikto la 7-a estis akcepte ŝatata de ĉiuj, jen ĉe la imperia frakcio jen ĉe la romaj patriciaj familioj inkluzive de Krescencoj, kiuj estis kaŭzintaj la morton de Benedikto la 6-a kaj alestiĝon de Frankono kiel papo kiu finiĝis por esti juĝata kontraŭpapa Bonifaco la 7-a .

Ekstere de tiu implikaĵo de parencaĵoj, eble delico de historiistoj, Benedikto la 7-a regis Romon trankvile laŭlonge de naŭ jaroj dum en la urbo “reĝis” Johano Krescenco la 2-a (+998) kun sia frato Krescenco la 3-a (+1020). Tiu trankvileco estis evento iamaniere malofta en tiuj tempoj. La unua efektivaĵo estis sinodo por deklari nevalida, kaj do senefika, la voĉdonadon kiu elekti Frankonon kaj por lin ekskomuniki.

Tamen, Bonifaco la 7-a, ekskomunikita, ne kapitulacis kaj en 980, dum Benedikto la 7-a malĉeestis por kunveni kun la imperiestro kaj celebri kun li la Kristanaskon en (Raveno), provis repreni por si la papajn oficon kaj oficejon, sed Benedikto obtenis la intervenon de Oto la 2-a kiu forigis, denove, la uzurpaton.

Papado

Bendikto la 7-a antaŭenpuŝis la monaĥismon kaj, kune kun la imperiestro Oto la 2-a, la reformon eklezian danke al la fakto ke la imperiestro pasigis grandan parton de sia vivo en Italia

En marto 981 alia sinodo, de li kunvokita en Sankta Petro, malpermesis simonion, praktiko kiu jam fariĝis kutimo en la Eklezia kaj estis kaŭzo, interalie, de multiĝo de pastroj edziĝintaj, kaj kondamnis simoniulojn. Bendikto aranĝis kroman sinodon samjare en Laterano.

Referencoj