Benedikto la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benedikto la 8-a
143-a papo de la Katolika eklezio
B Benedikt VIII.jpg
Naskonomo Teofilakto la 2-a de la Grafoj de Tuskolo
Pontifiko de 24-a de majo 1012 [#]
ĝis 9-a de aprilo 1024 [#]
Antaŭulo Serĝo la 4-a
Sekvanto Johano la 19-a, lia frato
Persona informo
Naskiĝo dato nekonata
en Romo
Morto 15-an de aprilo 1024 (1024-04-15)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro de Romo
Familio
Patro Gregory I, Count of Tusculum [#]
Gefratoj Johano la 19-a • Alberic III, Count of Tusculum [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Papo Benedikto la 8-a, naskiĝis kiel Teofilakto la 2-a, dua filo de grafo Gregorio, apartenis al nobela familio de la Grafoj de Tuskolo, same kiel la antaŭulo kaj onklo, papo Benedikto la 7-a (974-983). Se duba restas la ebla parenceco de la papoj Hadriano la 1-a, Hadriano la 3-a kaj Serĝo la 3-a kun la Grafoj de Tuskolo, certas ke almenaŭ aliaj tri membroj de tiu familio estis aligitaj al la pontifika seĝo: papo Johano la 19-a, Benedikto la 9-a, kaj la kontraŭpapo Benedikto la 10-a.

Al li estis oponigita la Kontraŭpapo Gregorio la 6-a, kiu lin devigis forkuri el Romo.

Tiu kontraŭpapo Gregorio estis apogita de la familio Krescencoj, kiu jam antaŭe estis sukcesinta elektigi la lastajn tri papojn, nome Johano la 17-a, Johano la 18-a kaj Serĝo la 4-a; nun kun la morto de papo Serĝo kaj de ilia familiĉefo Johano Krescenco la 3-a, ili sin vidis forprenita, interprene de Tuskula Grafoj, la povon sukcesigi por sia proponita kandidato.

Johano Krescenco la 3-a forpasis la 18-a de majo: li apenaŭ sukcesis proponi sian kandidaton, sed jam la “Tuskulanoj” altrudis sian kandidaton kaj la morto alveninta tuj post igis senutilaj liajn klopodojn. Estis ankoraŭ viva la onklo de Johano Krescenco la 3-a (+1020); sed tiu jam de antaŭ la morto de la nevo perdis ĉiun influkapablon. Papo Gregorio la 6-a, unua, helppetis al Henriko la 2-a de Germanio tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio, sed Henriko, post dekomenca bonakcepto por Gregorio, fine rekonis la kanonikecan elekton de Benedikto la 8-a; du jarojn pli malfrue, en 1014, Benedikto kronos Henrikon imperiestro, kion fari ekpretiĝus ankaŭ Gregorio la 6-a.

Dum la papado de Benedikto la 8-a Saracenoj daŭrigis siajn atakojn sur la eŭropaj orientaj marbordoj sukcesante krei establiĝon en Sardio. Ankaŭ la Normandoj komencis establiĝi en Italio samepoke. Papo Benedikto, kune kun Henriko, kunigis koncilion en Pavio (1022) kie estis promulgitaj dekretoj por la reformo de la klerikara stato: oni insistis aparte sur klerika senedzineco.[1]

Estis ankaŭ redekretitaj normoj por malkutimigi simonion kaj la duelon tiam vaste praktikatan.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La decida turnopunkto por la reforma movado estiĝis dum la Pavia koncilio en 1022. Kune prezidita de imperiestro Henriko kaj papo Benedikto, la koncilio aprobis kaj promulgis serion da dekretoj por korekti la “kondiĉon de abomeno” de la episkopoj kaj ties malmoderaĵojn, specife ligitaj al la komercado de la ekleziaj propraĵoj”. R. Paternoster en [1].

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Category:Benedictus VIII [2]. Wikimedo Commons